Monumento LPK

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monumento LPK

Monumento LPK situas en Pjongjango, ĉefurbo de Nord-Koreio. Ĝi estis konstruita en 1995 por celebri la 50-an datrevenon de fondiĝo de Laborista Partio de Koreio. La konstruaĵo signifas naciajn heroojn en ilia unueco: la martelo signifas laboristojn, la serpo signifas kamparanojn, kaj la plumo signifas intelektulojn.

La kunigo de martelo, serpo kaj plumo estas vaste uzata en PDRK en la loko de serpo kaj martelo en soveta tradicio.