Mood Indigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mood Indigo estas ĵaza normkanto, kiun komponis Duke Ellington kaj Barney Bigard. Mitchell Parish verkis la tekston.[1][2]

Historio de la kanto[redakti | redakti fonton]

La kanto havas la formon A-B-A, je kio B estas variaĵo de A. La ĉefan temon liveris Bigard, kiu ekkonis ĝin je sia klarnetinstruisto Lorenzo Tio, kiu titolis ĝin por radioelsendo oktobron de 1930 Mexican Blues. [3]

La neintermiksebla aranĝaĵo de Ellington estis unuafoje registrita fare de lia Cotton Club Orchestra por Brunswick Records la 17-an de oktobro 1930. Sur la sonregistraĵoj estas aŭdeblaj Arthur Whetsol (trumpeto), Joe Nanton (trombono), Barney Bigard (klarneto), Duke Ellington (piano), Fred Guy (banĝo), Wellman Braud (baso) kaj Sonny Greer (frapinstrumentaro). Nekutime je ĉi tiu registraĵo estis, ke Ellington uzis dampitan trumpeton, dampitan trombonon kaj klarneton, por ricevi unuecan sonon.

La peco estis sonregistrita oktobron de 1930 kadre de radioproduktaĵo fare de la orkestro de Ellington kaj titolita Dreamy Blues. „Estis la unua kanto, kiun mi verkis aparte por mikrofona transsendado“, memoriĝis Ellington.[4]La venontajn tagojn montoj da poŝto alvenis, estis frapa sukceso por ĉi tiu nova peco, kaj Irving Mills verkis tekston por ĝi“. Ĝi estis alinomita en Mood Indigo kaj fariĝis finfine ĵaza normkanto. Nur en 1940 Ellington surdiskigis kun Ivie Anderson la kantversion.

Kio faras la kanton interesveka, estas la fakto, ke Ellington renversis la tradiciajn sonkolorojn de la blovinstrumentoj: La kutima sinsekvo de la registro estus klarneto en la alta registro, trumpeto en la meza kaj trombono en la malalta. Mood Indigo renversas ĉi tiun sinsekvon. Tiutempe ĉi tiu instrumentado estis nekutima. La suprotonoj de klarneto kaj trombono generis en la studio kroman mikrofonan sonkoloron. Per akustika trompo ekestas la impreso de plua voĉo, de kvara instrumento. Ĉi tiun akustikan efekton Ellington uzis ree je Solitude (1932), Dusk (1940) kaj pluaj pecoj. Mood Indigo fariĝis dumpase de la jaroj unu el la ĉefverkoj de la orkestro de Ellington.

Ellington-biografo James Lincoln Collier nomas ĝin komponaĵo maltipa por Ellington, ĉar ĉi tiu emas esti „pli moviĝema komponisto“; „li uzas multan polifonian, malsimplajn kaj ofte disonantajn harmoniojn kaj multan kontraston. Mood Indigo estas preskaŭ la senmoveco mem. Ĝi entenas nenian polifonion; la harmonioj estas plej ofte simplaj, kaj ekzistas nur minimuma kontrasto inter la partoj. Ĝi moviĝas malrapide, kun la kaŝemo de sunmalleviĝo, kaj subite estas malaperinta.[5]

Ofte ankaŭ aliaj muzikistoj surdiskigis la pecon, inter ili Paul Robeson, Ella Fitzgerald, Nina Simone, Nat King Cole, Frank Sinatra, Louis Armstrong, la Boswell Sisters, Charles Mingus, Red Nichols, Kid Ory, Johnny Hodges, la Klarnetkvaropo Cl-4 kaj Albert Mangelsdorff.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

James Lincoln Collier: Duke Ellington. Ullstein, Berlino, 1999 ISBN 3-548-35839-X

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. El „The Duke Ellington Reader” de Mark Tucker, Duke Ellington (kiel Google Book)
  2. Mitchell Parish tiam estis dungito de muzikeldonisto Irving Mills. Pli malnovaj verkoj de la priĵaza literaturo, ekz. en Reclams Jazzführer de Carlo Bohländer, ankoraŭ nomas Irving Mills kiel tekstaŭtoro. La muzikeldonejo de Mills estis tenanto de la kopirajto.
  3. Laŭ Collier la bando de la novorlean-ĵaza muzikisto Armand J. Piron ludis la komponaĵon de Tio sub la titolo „Dreamy Blues“ kiel rekonmelodio; Al Rose, cit. laŭ Collier p. 212.
  4. Ellington-biografo Collier rakontis, ke Duke Ellington asertis, ke li ankoraŭ bezonis numeron por sonregstrado, kiun Irving Mills fiksis por sesopo, kaj ke li pro tio verkis la pecon unu tagon antaŭe. Barney Bigard tamen ĉiam asertas, ke li verkis la plej multan, kaj plendis kontraŭ Ellington; lia nomo estis finfine almetata, kaj li enspezis ekde tiam ankaŭ tantiemojn. Bigard diris poste: „(Komence) ni ne multan opiniis pri ĝi, kaj tute subite ĝi populariĝis, kaj jen tio. Dudek ok jarojn mi preterlasis la tantiemojn. Mi ricevis eĉ ne unu cendon de tiuj. Estis ĉio sub la nomoj de Ellington kaj Mills.“ Komp. Collier, p. 211.
  5. cit. laŭ Collier, p. 211.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]