Irving Mills

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irving Mills
Persona informo
Naskonomo Isadore Minsky
Aliaj nomoj Goody Goodwin • Joe Primrose
Naskiĝo 16-an de januaro 1894 (1894-01-16)
en Odeso
Morto 21-an de aprilo 1985 (1985-04-21) (91-jaraĝa)
en Palmaj Fontoj
Tombo Mount Sinai Memorial Park Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo muzikisto • muzikredaktisto • entreprenistokantoverkistokantistobandestro
vdr

Irving MILLS (naskiĝis la 16-an de januaro 1894 en Novjorko; mortis la 21-an de aprilo 1985 je Palm Springs en Kalifornio) estis usona diskeldonisto, muzikproduktisto, komponisto same kiel kantisto-kantoverkisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Entreprenisto kaj muzikisto[redakti | redakti fonton]

Irving Mills estis komence frapinstrumentisto kaj vidis poste – fine de la 1910-aj jaroj – sian ŝancon en rapide kreska muziknegoco. Komence li laboris kiel komerca reprezentisto por muzikaĵoj, poste kiel kanto-prosperigisto por brodveja produktisto Lew Leslie; li vojaĝadis, serĉante klubejojn kaj dancejojn por vendi la pecojn de Leslie. Kun sia frato Jack li fondis en 1919 la firmaon "Mills Music".[1]

Irving kaj Jack Mills malkovris aron da gravaj kantverkistoj. Krom tio ili antaŭenigis la karierojn de ĵazaj kaj distraj grandiozuloj kiel Cab Calloway, Duke Ellington, Jack Teagarden, Benny Goodman kaj multaj aliaj. En la fruaj 1920-aj jaroj la fratoj Mills profitis de la bluso-haŭso per la sukceso de titolo „Crazy Blues“ de Mamie Smith. Ili vendis sennombrajn bluskomponaĵojn, kio kontaktigis lin kun nigrula spektaklonegoco.

En la 1920-aj jaroj Irving Mills ankaŭ kantistis per modkantoj; per sia bando Irving Mills and his Hotsy Totsy Gang li verkis kun jazaj gastmuzikistoj kiel Tommy Dorsey, Jimmy Dorsey kaj Eddie Lang. Per „Ain’t Misbehavin’“ de Fats Waller (1929) kaj „Stardust“ de Hoagy Carmichael (1930) li ankaŭ lanĉis furoraĵojn.

Kiel ankaŭ aliaj muzikeldonistoj Mills volis, ke oni sonregistru liajn aĉetitajn kantoj por diskoj, por povi pli bone eluzi ilin. Tiucele Mills tamen bezonis orkestrojn; pro kostaj kaŭzoj li serĉis nigrulan orkestron. Iun nokton Mills envenis malgrandan klubejon nome "Kentucky Club". La posedanto okupigis bandon el Vaŝingtono, la antaŭe nomitan "The Washingtonians". Mills aŭdis la bandon, kiu nun nomiĝis Duke Ellington and his Kentucky Club Orchestra. Sekvan tagon li kontraktis kun ĝi, tuj verkante kun ĝi grandan nombron da sondiskoj. Ellington profitis de Mills, ĉar en la tiam ne travidebla spektaklonegoco li bezonis blankulan mastrumanton, por esti sukcesa.

Mills kaj Ellington[redakti | redakti fonton]

La ligo kun Mills treege antauenpuŝis la karieron de Ellington; aliaflanke Mills estis per tio en pli bona pozicio. Tiel li povis metis sian propran nomon sub la komponaĵojn de Ellington kaj nun profiti plian fojon. Pro tio Mills estas menciita kiel kunverkisto de multaj titoloj de Ellington, sen origine esti ties aŭtoro: "Mood Indigo", "Solitude", "It Don't Mean a Thing (If It Ain't Got That Swing)", "Sophisticated Lady", "Black and Tan Fantasy" kaj multaj aliaj. Mills per tio kundividis la tantiemojn kaj plibonigis same sian kategorion ĉe ASCAP.[2]

Li puŝis Ellington-on, ke li komponu multan, kunverkis tekstojn kaj havis certan talenton ŝanĝi la komponaĵojn por sukcesa sondisko-publikigo. Mills komentis jene: "Kion ajn ili faris, mi ĉiam maldensigis ĝin. Lia muziko ĉiam estis Musik tiel peza. Li troaranĝis … La plej multajn pecojn mi simpligis"[3] Li zorgis pri la kontrakto de la orkestro kun Cotton Club kaj sendis ĝin en 1932 por koncertvojaĝo tra Anglujo. Mallonge antaŭ sia granda vojao tra Eŭropo en 1939 Ellington ĉesis la komercajn rilatojn kun Irving Mills.

Mills apartenis al la unuaj, kiuj surdiskigis nigrulajn kaj blankullajn muzikistojn kune.[4] Mills ankaŭ malkovris Blanĉan Calloway kaj ŝian fraton Cab Calloway. Krom tio li uzis la elingtonan orkestron kaj ties muzikistojn kiel iaspeca "ombrobando". Krom tio li surdiskigis proprajn pecojn per la "Mills Blue Rhythm Band". Calloway prezentis kun ĉi tiu bando en "Cotton Club", kie ili popularigis la pecon "Minnie the Moocher", kiun Mills estis verkinta kun Calloway kaj Clarence Gaskill.

Por povi surdiskigi pli multajn sonregistaĵojn kun siaj kontraktmuzikistoj, Mills inventis la procedon de la "bando en la bando," surdiskigante kun bandetoj, formitaj el muzikistoj de la bandegoj. Mills komencis tion en 1928 kun membroj de la bando de Ben Pollack, kiujn li verkigis sonregistraĵojn por diversaj diskeldonejoj, dum kiam Pollack mem havis ekskluzivan kontrakton kun Victor. Ĉi tiun metodon pli malfrue ankaŭ aplikis Benny Goodman, Artie Shaw kaj aliaj bandestroj.

Ŝelakdisko de Brunswick: Irving Mills & His Hotsy Totsy Gang: „High and Dry“

Pluaj entreprenoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1936 li fondis – kune kun Herbert Yates (posedanto de la firmao "Consolidated Film"), la diskeldonejojn "Master" kaj "Variety", kiujn pli malfrue aĉetis Brunswick kaj Vocalion. Irving Mills estis planinta la du firmaojn kiel malmultkostaĵo-eldonejojn, por surmerkatigi la bandeto-registraĵojn. La diskoj de diskeldonejo "Variety" kostis 35 cendojn aŭ po 3 pecoj unu dolaron, tiuj de eldonejo "Master" 75 cendojn. De decembro 1936 ĝis septembro de 1937 ekestis aro da sonregistrĵoj (40 titoloj je Master kaj 170 je "Variety"). La plej sukcesa artisto ĉe Master estis Duke Ellington. La katalogo de "Variety" enhavis la sonregistraĵojn de Cab Calloway samkiel de bandeto-registraĵoj de muzikistoj el la bando de Ellington, ekzemple de Barney Bigard, Cootie Williams, Rex Stewart kaj Johnny Hodges, krom tio de The Three Peppers, Chu Berry kaj multaj aliaj muzikistoj de la tiama ĵaza kaj popularmuzika mondeto en kaj ĉirkaŭ Novjorko. Fine de 1937 la du eldonejoj pereis. Mills ja provis surdiskigi la diskojn ankaŭ en Eŭropo, kio tamen ne sukcesis. Post la kolapso de la eldonejoj "Brunswick" transprenis la diskojn de "Master", "Vocalion" tiujn de "Variety" (kiujn poste publikigis Columbia).

Pro siaj sonregistradoj Mills fariĝis la kapo de la "American Recording Company", kiu nun apartenas al Columbia Records. Li ankaŭ produktis kinofilmon, Stormy Weather (1943), en kiu muzikas ĵazgranduloj kiel Cab Calloway, Zutty Singleton kaj Fats Waller kaj prezentis famaj dancistoj kiel la fratoj "Nicholas Brothers". Ĉe ASCAP por Mills estas kopirajte protektataj 291 muziktitoloj[5], inter ili klasikaĵoj kiel Mood Indigo.

Estimo[redakti | redakti fonton]

Sian lokon en la historio de ĵazo li meritas aparte pro siaj komercaj kapabloj popularigi ĵazon. Li ankaŭ meritas tion pro sia protektado kaj antaŭenigo de nigrulaj muzikistoj.[6]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Inter 1919 kaj 1965, kiam la fratoj vendis "Mills Music, Inc.", ili estis konstruita la plej grandan sendependan muzikeldonejon de la mondo.
  2. Collier p. 103. Je la komplika sistemo, laŭ kiu la mono, kiu estis disdonata per la ludado de ASCAP-pecoj al tekstverkistoj, komponistoj kaj eldonistoj, rolis la daŭro de la aneco al la kopirajta kolektivo. Aliaflanke la fakto, ke lia nomo staris sur la kantoj de Ellington, pelis Mills-on plie, disvastigis ĉi tiujn
  3. citite laŭ Collier. Li konstatas, ke Ellington tiam inklinis al tio, verki malfacilajn strukturojn, kiuj por la ordinaraj aŭskultantoj estis tro komplikaj. Louis Metcalf diris: "Mills ĉiam plimildigis la aranĝaĵojn, renversis ilin". Per tio Mills komcerce akceptebligis la komponaĵojn kaj disvavarbigis ilin konvene.
  4. Kun 12 blankulaj muzikistoj kaj Orkestro Duke Ellington li sonregistrigis por unu faco de ŝelakdisko la kanton "St. Louis Blues"; dorsflanke aperis plurkanta kvodlibeto kun la titolo "Gems from Blackbirds of 1928", en kiu li kantis kun la orkestro de Ellington.
  5. ASCAP-noto por Mills. Arkivita el la originalo je 2006-02-25. Alirita 2012-07-03.
  6. Ĉefa nigrula gazeto nomis lin Abraham Lincoln de muziko.