Nat King Cole

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nat Cole, 1947.
Foto de William P. Gottlieb.

Nat „King“ Cole, fakte Nathaniel Adams Coles, (n. 17-an de marto 1917 en Montgomery, Alabamo; m. 15-an de februaro 1965 en Santa Monica, Kalifornio) estis usona ĵaz-pianisto kaj -kantisto.

Vivo kaj kariero kiel muzikisto kaj kantisto[redakti | redakti fonton]

Nat Cole alkreskis kiel kiel filo de baptisto-predikisto Edward Coles kaj ludis jame el la aĝo de kvar jaroj pianon en la preĝejo de sia patro.

Sian muzikan karieron li komencis kun malgranda ensemblo nome „The Rogues of Rhythm“ (proks.: „ritmo-friponoj“), lia frato baldaŭ aliĝis kaj finfine transprenis la ensemblon sub sia nomo kiel „Eddie Cole’s Band“, poste „Eddie Cole’s Solid Swingers“. Sub ĉi tiu nomo ili sonregistris por la subeldonejo „Sepia“ de Decca Records tiel nomatajn maloftajn sonregistraĵojn. La bando tiam fariĝis ero de la orkestro de brodveja spektaklo kun la titolo „Shuffle Along“; kun ĝi ili ankaŭ prezentis ĉe la okcidenta marbordo usona, kie la entrepreno tamen malsukcesis. Sekve Nat Cole decidiĝis resti en Los-Anĝeleso, por tie prezenti pianiste. Bob Lewis, posedanto de Swanee Inn, aŭskultis lin en „Century Club“; li dungis lin por sia klubejo, kaj Nat Cole tuj kompilis ritmosekcion. Li elektis basiston Wesley Prince, gitariston Oscar Moore kaj komence frapinstrumentiston Lee Young, tamen laboris poste kun triopoj sen frapinstrumentaroj. Tiel en 1939 ekestis la mita Nat-King-Cole-Trio – la komenco de grandioza kariero.

Lia modelulo pri pianoludo estis Earl Hines; li kombinis ties teknikojn kun la melodiaj ekzercoj, kiujn li spertis en la preĝejo de sia patro. Mallonge, post kiam lia triopo en Trio 1943 faris siajn unuajn sonregistraĵojn por Capitol Records, ĝi validis kiel plej influa bandeto. La Nat-King-Cole-Trio ekigis floradon de triopoj kaj kvinopoj; laŭsekvis i.a. la triopo de Barbara Carroll, la kvinopo de George Shearing, la triopo de Erroll Garner kaj la kvinopo de Art Van Damme. Cole ekde la komenco kantis kun siaj kunmuzikistoj de sia triopo. Inter la sonregistraĵoj estis instrumentaĵoj same kiel tiaj pecoj, kiujn kompletigis trivoĉa kantado. La tri kantis brile. La ĥoraranĝaĵoj estis ege frapinstrumentecaj kaj sonpentraj. En la jaro 1943 Cole komencis krom ludi pianon ankaŭ kanti baladece, kio faris lin modelo viraj kantensembloj, male al la svingvokistoj; lia unua furoraĵo en la ranglisto de la revuo estis „All for You“ en novembro de 1943, kiu dum unu seamjno tenis rangon 18, sekvate de furoraĵoj kiel „Straighten Up and Fly Right“ (1944, n-ro 9), „I Can't See for Looking“ (n-ro28) kaj finfine oktobron de 1944 „Gee, baby, Ain't I Good to You“, kiun Cole faris normkanto. En novembro de 1946 „King“ Cole sukcesis per furoraĵo unuaranga per „(I Love You) For Sentimental Reasons“, nova kanto, por kiu Deek Watson de la ĵaza kantensemblo Ink Spots verkis la tekston, ĝi teniĝis 25 semajnojn en la ranglistoj. kristnaskon de 1946 (samkiel denove en 1947 kaj 1948) li furoris per „The Christmas Song“, je kiu la kantado superregis; En 1947 li kantis duope kun Johnny Mercer la pecon „Harmony“ de Jimmy Van Heusen.

La tutmonda sukceso de Cole kiel kantisto tuj ekestis en 1948 per sia sonregistraĵo de „Nature Boy“, ununura grava komponaĵo de la siatempe tute nekonata kalifornia eksteriĝinto Eden Ahbez. Je la kanto, ekestinta ĵam aŭguston de 1947, lin ne plu akompanis lia triopo, sed studio-orkestro. „Nature Boy“ tenis dum ok semajnoj rangon 1 de la tutlandaj ranglistoj. Fine de la jaro Oscar Moore forlasis la triopon; lin anstataŭis Irving Ashby, kiu kunmuzikis je la venonta furorkanto de Cole „Lost April“ (n-ro 20), samtempe la lasta sukcesa kanto de Eddie DeLange, kiu mortis en 1949.

En 1950 li surdiskigis akompanate de la orkestro de Stan Kenton la televidmelodion „Orange Coloured Sky“; komence de 1951 li denove aperis en la ranglistoj per „sezona kanto“ nome „Frosty the Snowman“. Komence de al 1950-aj jaroj ekestis pli kaj pli pecoj, je kiuj lia kantado staris en la malfono, kaj je kiuj lin akompanis orkestroj – ekz. de Nelson Riddle je lia venonta unuaranga furorkanto „Too Young “ – aŭ de Pete Rugolo („Funny (Not Much)“, 1952), de Les Baxter je la pli ol milionoble vendota "Mona Lisa" (1950), de Billy May („Can't I“, 1953) aŭ de Summy Burke („Say 'Si Si'“).

Septembron li lanĉis furorkanton er la komponaĵo „Smile“ de Charlie Chaplin, kiun tiu ĉi estis komponinta en 1936 por sia kinofilmo Modern Times. En 1955 atingis la finon lia triopo, kies origina personaro ekde plej longe ne plu ĉeestis; arĉmuziko superregis liajn aranĝaĵojn. Cole de tiam laboris kiel kantsoloisto por Capitol Records kaj rezignis la pianoludadon pli kaj pli. En sia solokariero Cole pli kaj pli malproksimiĝis de la ĵazo direkte al popmuziko, surdiskigis tamen kaŝnome (Eddie Laguna, Shorty Nadine, Sam Schmaltz) kun ĵazgranduloj kiel Buddy Rich kaj Lester Young.

La unua geedzeco de Cole kun Nadine Robinson finiĝis en 1948. Nur ses tagojn post la eksedziĝo li edzinigis kantistinon Maria Hawkins Ellington Paskolundon de 1948. La geedzeco eltenis ĝis lia morto; tri gefiloj devenis el ĉi tiu ligo, inter ili kantistino Natalie Cole.

Cole plendis politike por la rajtoj de la nigraj usonanoj. La multfumanto mortis en sia 48-a vivojaro pro pulma kancero.

Oscar Moore kun Nat Cole kaj Wesley Prince, proks. junion de 1946. Foto: William P. Gottlieb.
Tombo en Forest Lawn Memorial Park (Glendale)

Famaj kantoj interpretitaj de li[redakti | redakti fonton]

  • Its Only a Paper Moon
  • Straighten Up and Fly Right
  • Sweet Lorraine
  • Nature Boy
  • Mona Lisa
  • Lush Life
  • Poinciana
  • Ramblin’ Rose
  • Unforgettable
  • (Get Your Kicks On) Route 66
  • When I fall in love
  • L-O-V-E
  • Fascination
  • Embraceable You
  • Those Lazy-Hazy-Crazy Days of Summer
  • Autumn Leaves
  • Route 66
  • O Tannenbaum

Televidaj kaj kinaj prezentadoj[redakti | redakti fonton]

Nat King Cole tenis propran radiospektaklon, poste propran televidspektaklon en Usono. La 5-an de novembro 1956 ekiĝis en la usona radio la unua sekvenco de la spektaklo „Nat King Cole Show“. Jam antaŭ ja estis prezentinta la nigrula kantistino kaj ĵazpianistino Hazel Scott propran spektaklon, sed per Nat King Cole unuan fojon surekraniĝis vira kantisto. La elsendoj komence nur longajn je15 minutoj estis plilongigataj julion de 1957 al 30 minutoj. Pro la foresto de mondonantoj la elsendo ĉesis jam la 17-an de decembro 1957.

Nat King Cole kunludis ankaŭ en kelkaj kinofilmoj, ekz en „Cat Ballou“, kune kun Stubby Kaye. Tre ofte en filmo li kantis la titolkanton, ekz en The Blue Gardenia, 1953, Kiss Me Deadly, 1955, Raintree County, 1957 kaj en St. Louis Blues (1958), aŭ oni ludis nur liajn kantojn, ekz. post lia morto en Raging Bull, 1980 aŭ en The World According to Garp, 1982. Parto el liaj filmkantoj estis publikigataj per la diskego „Nat King Cole sings Songs from the Movies“ (Capitol Vine Series, VMP 1008).

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Mallongan epizodan rolon Cole ludis ankaŭ en la majstraĵo de Orson Welles, „Citizen Kane“. En la jaro 1953, la florepoko de stereo-filmoj, ankaŭ Nat King Cole staris stereoskopie antaŭ la kamero en la mallonga muzikfilmo Pretend,.

Monumento por Nat King Cole (Hotel Nacional, Havano/Kubo)
  • 1941: Citizen Kane
  • 1943: Pistol Packin’ Mama
  • 1945: See My Lawyer
  • 1953: The Blue Gardenia
  • 1954: The Adventures of Hajji Baba
  • 1957: Istanbul
  • 1957: China Gate
  • 1958: St. Louis Blues
  • 1959: Night of the Quarter Moon
  • 1960: Schlager-Raketen (germana muzikfilmo de reĝisoro Erik Ode)
  • 1965: Cat Ballou

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ken Bloom: The American Songbook – The Singers, the Songwriters, and the Songs – 100 Years of American Popular Music – The Stories of the Creators and Performers. Black Dog & Leventhal, New York 2005.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko