Modern Times

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Modernaj Tempoj
afiŝo
afiŝo
Originala titolo Modern Times
Produktadlando Flago-de-Usono.svg Usono
Filmita en Flago-de-Usono.svg Usono
Originala lingvo muta
(kun anglaj subtekstoj)
Kina aperdato 5-a de februaro 1936
Daŭro 87 minutoj
Ĝenro Komedio
Kameraado Roland Totheroh, Q3154247
Buĝeto Usona $1.500.000 (taksata)
Reĝisoro(j) Charlie Chaplin
Produktisto(j) Charlie Chaplin
Scenaro Charlie Chaplin
Muziko Charlie Chaplin
Ĉefrolantoj Charlie Chaplin
Paulette Goddard
Produkto Charles Chaplin Productions
Distribuo United Artists
IMDb
v  d  r
Information icon.svg

Modern Times ("Modernaj Tempoj") estas komedia filmo de Charlie Chaplin de 1936, kiu rakontas pri lia "Trampo", fikciulo luktanta kontraŭ la vivo en la moderna mondo. La filmo estas komentario pri la senespera laborkrizo de la Granda Depresio, problemoj kaŭzitaj (laŭ Chaplin) pro moderna industriigo. Chaplin mem aktoris en la filmo, kun Paulette Goddard, Henry Bergman, Stanley Sandford, kaj Chester Conklin. Ĝi ankaŭ estis verkita kaj direktita de Chaplin. Ĝi estis la lasta apero de la Trampa fikciulo, kaj lia lasta muta filmo, kun tamen sonefikoj kaj muziko aŭdeblaj.

En 1989, ĉi tiu filmo estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial prezervita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.