A Night Out (filmo, 1915)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
A Night Out
mallonga filmo
Originala titolo A Night Out
Originala lingvo sen valoro
Kina aperdato 1915, 15 feb. 1915
Ĝenro komedia filmo, muta filmo
Kameraado Harry Ensign
Reĝisoro(j) Charlie Chaplin • George D. Baker
Produktisto(j) Jess Robbins
Scenaro Charlie Chaplin
Muziko de Robert Israel
Rolantoj Charlie Chaplin • Ben Turpin • Edna Purviance • Leo White • Bud Jamison • Fred Goodwins
Produktinta firmao Studioj Essanay
IMDb
vdr

A Night Out ("Nokto ekstere") estas mallonga silentfilmo de Charlie Chaplin el 1915. Ĝi estis la unua filmo de Chaplin kun Edna Purviance, kiu daŭris kiel sia ĉefrolulino dum la sekvaj ok jaroj. Ĝi ankaŭ estis la unua filmo de Chaplin kun Essanay Film Company en Niles (Kalifornio). La unua Essanay-filmo de Chaplin, His New Job, estis farita en la Ĉikago-studio, post kio li translokiĝis al Niles Studioj. Li trovis Purviance en San-Francisko kiam li serĉis ĉefrolulinon por siaj filmoj. A Night Out ankaŭ ĉefroligas Ben Turpin, Leo White kaj Bud Jamison.

Temo[redakti | redakti fonton]

Charlie kaj Ben trinkis tro multe, kaj kiam ili iras al la restoracio ili havas konflikton kun franca dando kaj lia amikino, pro kio la ĉefkelnero forĵetas ilin. Ili iras al sia hotelo kaj Charlie interesiĝas pri alloga juna virino kaj kaŭzas novan konflikton: ĉi-foje kun la grumo. Charlie ŝanĝas hotelon kaj alvenas al la sama kie la ĉefkelnero kaj lia edzino loĝas. Unu el ŝiaj hundoj eskapas kaj sekvante ĝin la virino alvenas al la sama ĉambro kun Charlie, kie ili estas surprizitaj fare de la ĉefkelnero kaŭzante la finan delokiĝon.

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Video[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]