Behind the Screen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Behind the Screen
mallonga filmo
Originala titolo Behind the Screen
Originala lingvo angla lingvo • sen valoro
Kina aperdato 1916
Ĝenro komedia filmo, muta filmo
Kameraado Roland Totheroh
Reĝisoro(j) Charlie Chaplin
Produktisto(j) Charlie Chaplin
Scenaro Charlie Chaplin
Muziko de Charlie Chaplin
Rolantoj Edna Purviance • Eric Campbell • Charlie Chaplin • Henry Bergman • Lloyd Bacon • Wesley Ruggles • Tom Wood • Leo White • Albert Austin • Charlotte Mineau • James T. Kelley • John Rand
IMDb
vdr

Behind the Screen ("Post la ekrano") estas mallonga silentfilmo de Charlie Chaplin el 1916. Ĉefrolas Charlie Chaplin, kaj ankaŭ Eric Campbell kaj Edna Purviance. La filmo estas en la publika domajno.

Temo[redakti | redakti fonton]

La agado okazas en filmstudio kie David estas la malbone konsiderita kaj troŝarĝita asistanto al Goliath la dekor-manaĝero kiu estas malkapabla fari ion ajn. Iun tagon knabino alvenas en la studion esperante fariĝi aktorino sed estas rapide forsendita. Baldaŭ poste, la plej multaj laboristoj de la studio decidas striki ĉar ili ne estas permesitaj fari paŭzon post la tagmanĝo. La knabino ekspluatas tion por alivesti sin kiel knabon kaj oferti labori pri la dekoroj kaj estas akceptita, tiel ke ŝi aliĝas al David kaj Goliath kiuj estas la solaj kiuj rifuzis fari strikon. Post pluraj travivaĵoj, David malkovras ke la nova asistanto estas knabino kaj kisas ŝin, kio estas misinterpretita fare de Goliath. Poste, David kaj Goliath anstataŭas kelkajn aktorojn en slapstik-sceno kaj finas kaŭzi ĥaoson en la studio en kuk-milito. Poste, la strikantoj intencas eksplodigi la studion per dinamito sed la knabino aŭdas pri iliaj planoj kaj provas malhelpi tion. David savas ŝin de la fiuloj sed la studio estas tute detruita. Ĉe la fino, la paro denove interkisas.

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Video[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]