Mortero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mortero inter brikoj

Mortero estas miksaĵo el kalko kaj sablo por kunigi ŝtonojn aŭ brikojn de konstruaĵo.

La antikva mortero

Oni uzis en Egiptujo en 3000 a.K. dum konstruado de la piramidoj koton miksitan kun pajloj, gipsan aŭ kalkan morteron por interligi la brikojn. Samtempe en Ĉinio oni uzis cementsimilan materialon dum konstruo de la Ĉina Granda Muro.

La grekoj uzis en 800 a. K. sur Kreto kaj Kipro morteron kirlita el kalko, kiu estis pli dura ol la mortero de la romianoj - nomata pucolano, pucolana cemento -, kiu estis nomata "rozkolora sablo" kaj estis el kalko, briekeroj, brikpolvo aŭ vulkana cindro. Ĝi estis minata apud Vezuvo kaj entenis aluminion, kiel ankaŭ nuntempe artefarita cemento. La romianoj uzis tiun morteron por vojoj, banejoj, la Baziliko, Koloseo, panteono kaj por la romiaj akvoduktoj. En libro de Vitruvio (27), li traktis ankaŭ proprecojn de la mortero. (Oni trovis la libron "De architectura libri decem" en 1414 en svisa monaĥejo.)

vidu ankaŭ: Opus caementicium

Mortero de la nuntempaj masonistoj

Ĝi estas pretigita el miksaĵo de bonkvalita kalko (kalka hidrato), sablo, akvo.

La sablo estas preferinde rivera sablo, sed gravas ankaŭ la malgranda argila enteno. Oni ofte kribras la sablon.

Kutima miksturo: 10 litroj da akvo, 3 ŝovelaĵoj el kalko, 3 ŝovelaĵoj el cemento kaj 16 ŝovelaĵoj el sablo, atingante tiel krem-denson.

Apliko

Oni uzas ĝin por interligoi la brikojn, glatsurfacigi la muron aŭ eĉ ornami ĝin kiel ĉe fresko. Tiam oni enkmiksas farbaĵon al la mortero.