Moskeo Mohammad Al-Amin
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 4 Apr. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Dosiero:Mohammad al-Amin Mosque.jpg
La Moskeo Al-Amin.
Dosiero:Mohammad Al-Amin Mosque.JPG
La moskeo nokte.
Dosiero:Mohammed al-Amin Mosque.jpg
Interno de la moskeo
La Moskeo Mohammad Al-Amin estas moskeo situanta ĉe la Placo de la Martiroj en la urbocentro de Bejruto, Libano. Ĝi estis konstruita inter 2002 kaj 2007 de la iama libana Ĉefministro Rafik Hariri, kiu estis enterigita en ĝi. La moskeo estis oficiale inaŭgurita de lia filo Saad Hariri la 17-an de oktobro 2008.
Laŭ la arkitekto, Azmi Fakhuri, la blukupola moskeo havas otomanan inspiron surbaze de la Blua moskeo de Istanbulo.[1]
La dekoracio, pentrado kaj ornamaĵoj estis faritaj de la armen-libana artisto Harut Bastaĵjan, fondinto de la Arto de Moskeoj, en 2005.[2]
-
Mohammed al-Amin Mosque 1.jpg
-
3133 (5)Mohammad Al-Amin Mosque.JPG
Referencoj [redakti]
- ↑ "Mohammed al-Amin Mosque Inaugurated Downtown Beirut". (October 18, 2008). Al-Manar-TV, [1]
- ↑ "The Art of Mosques", http://mosqueart.com

