Motorsledo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ski-dog de Bombardier
dikfingra levilo de motorsledo kun ruĝa kriza butono
Hochsprungwettbewerb mit Schneemobilen

La neĝo-skoteromotorsledo estas tiuj veturiloj, kiuj kapablas transporti unu-du personojn sur neĝvojoj. Ili estas direktitaj per glitiloj, la motorforton transdonas ĉeno al guma raŭpĉeno. La unuan motorsledon konstruis en 1922 Joseph-Armand Bombardier, nomata tiam „Ski-dog“, kiu iĝis pro tipografia eraro „Ski-doo“.

Motorsledojn uzas arbaristoj, boaco-bredistoj, sed oni uzas kiel rapidaj trasportiloj sur neĝaj areoj aŭ nur simple por amuzado. Oni proponas ekzemple en Finnlando motorsledajn safariojn por la turistoj.

Tekniko[redakti | redakti fonton]

Oni uzas ĉefe aer-malvarmumigitajn dutaktajn motorojn, en la lastaj ajroj aperis likvid- malvarmumigitaj kvartaktaj motoroj. La motora povumo etendiĝas de 30 kW ĝis 220 kW. La lastaj fortaj versioj estas uzataj en konkuroj de norda Ameriko kaj Eŭropo.

La motora povumo transdoniĝas tra kojlorimena aŭtomatiko kun centrifuga kuplilo je meze aranĝita pelita raŭpĉeno el gumo. Oni direktas per la ŝtala skio (plej ofte kun plasta kovraĵo) kaj kun helpe de korpopezo-ŝanĝo. La pelado okazas ne per vindoprenilo kiel ĉe motorradoj, sed per dikfingra levilo kiel ĉe kvadoj kaj ĉiuterena aŭtomobilo. Se la raŭpo blokiĝas, la glitado forte bremsiĝas. La raŭpo kaj la skio estas provizitaj per bufroj (puŝ-mildigiloj).

Ĉiuj veturiloj estas ekipitaj per sekureca ŝaltilo, temante pri ilo ligita kun la stirilo. Se tiu ligo rompiĝas disiĝas – ekz. defalas la veturanto – la motoro aŭtomate malŝaltas.