Muriel Spark

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Muriel SPARK, origine: Muriel Sarah CAMBERG (naskiĝis la 1-an de februaro 1918, mortis la 13-an de aprilo 2006) estis brita verkistino.

Ŝi naskiĝis Edinburgh, kie ŝi ankaŭ pasigis sian junaĝon. De 1937 ĝis 1944 ŝi vivis en Rodezio kaj Sud-Afriko, poste ŝi venis al Londono. Tie ŝi i.a. eldonis la revuon de la Poetry Society, verkis lirikon, rakontojn kaj biografiojn ekz. pri Mary Shelley kaj Emily Brontë. Famon ŝi tamen gajnis ĉefe per siaj romanoj, kiuj en ofte humura stilo pritraktas religiajn/filozofiajn temojn. En la jaro 1954 Muriel Spark konvertiĝis de la protestantismo al la katolikismo, kio havis grandan influon al ŝia verkado. Ekde 1993 ŝi portis la nobeltitolon Dame.

Fine de la 1960-aj jaroj ŝi transloĝiĝis al Italio. Ŝi mortis en Florenco.

Listo de verkoj

  • The Comforters (romano, 1957)
  • Memento Mori (romano, 1959)
  • The Bachelors (romano, 1960)
  • The Prime of Miss Jean Brodie (romano, 1961)
  • The Mandelbaum Gate (romano, 1965)
  • The Public Image (romano, 1968)
  • The Hothouse by the East River (romano, 1973)
  • The Abbess of Crewe (romano, 1974)
  • Loitering with Intent (romano, 1981)
  • Curriculum Vitae (membiografio, 1992)
  • Reality and Dreams (romano, 1996)
  • Aiding and Abetting (romano, 2000)