Muzeo Halo de Pilgrimintoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Halo de Pilgrimintoj
muzea konstruaĵo
Lando Usono vd
Situo Plymouth
Adreso 75 Court Street
Konstrustilo(j) novgreka arkitekturo vd
Arkitekto(j) Alexander Parris vd
Estiĝo 1824
Koordinatoj 41° 57′ 32″ N, 70° 40′ 5″ U (mapo)41.958888888889-70.668055555556Koordinatoj: 41° 57′ 32″ N, 70° 40′ 5″ U (mapo)
Muzeo Halo de Pilgrimintoj (Masaĉuseco)
Muzeo Halo de Pilgrimintoj (Masaĉuseco)
DEC
Muzeo Halo de Pilgrimintoj
Muzeo Halo de Pilgrimintoj
Situo de Muzeo Halo de Pilgrimintoj
Map
Muzeo Halo de Pilgrimintoj
Retpaĝo https://www.pilgrimhall.org/
vdr

La Muzeo Halo de Pilgrimintoj (angle Pilgrim Hall Museum) estas muzeo en Plymouth, Masaĉuseco, Usono. Malfermita en 1824, ĝi estas la plej malnova publika muzeo en Usono kiu funkciis ade.

Ĝi estas prizorgita fare de la Societo de la Pilgrimaj Patroj, fondita en 1820, kaj dediĉita al la historio de la Pilgrimaj Patroj, aŭ Pilgrimintoj mallonge (en), kaj Kolonio Plymouth. Ĝi enhavas kolektojn, bibliotekon kaj arkivon. La konstruaĵo estis dezajnita fare de Alexander Parris. La muzeo estas malfermita ĉiutage de 10:00 a.m. ĝis 5:00 p.m.

Kolekto[redakti | redakti fonton]

La kolekto inkludas kelkajn objektojn de la Pilgrim-epoko, inkluzive de portreto de Edward Winslow de 1651, la nura konata nuntempa pentraĵo de Pilgrimanto. Ankaŭ estas elmontrita la vrako de la Nizo, transatlantika ŝipo de la 17-a jarcento kiu estis ruinigita de Kabo Cod en 1626. Aldone al la konstanta kolekto, la muzeo ankaŭ aranĝas portempajn ekspoziciojn [1].

La supra parto de la Plymouth Rock- ŝtono, kiu laŭdire estis kie la pilgrimantoj alteriĝis, staris antaŭ la muzeokonstruaĵo de la 1830-aj jaroj ĝis la 1880-aj jaroj, kiam ĝi estis rekunigita kun la subaĵo de la ŝtono en la haveno de Plymouth.

La muzeo estas en la Nacia Registro de Historiaj Lokoj ekde 1972.

En Plymouth (Masaĉuseco) ekzistas ankaŭ kopio de la Mayflower kaj subĉiela muzeo (Plimoth Plantation). En Leiden ekzistas alia muzeo dediĉita al la Pilgrimaj Patroj, nome la Lejdena Usonpilgrima Muzeo.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. MACRIS inventory record for Pilgrim Hall. Commonwealth of Massachusetts. Alirita 2015-04-17.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]