Muzeo de Nuntempa Arto, Los-Anĝeleso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo de Nuntempa Arto, Los-Anĝeleso
arta muzeo • muzea konstruaĵo
Lando Usono vd
Situo Los-Anĝeleso
Adreso 250 S Grand Ave, Los Angeles, CA 90012-3007
Poŝtkodo 90012-3007
Arkitekto(j) Arata Isozaki vd
Estiĝo 1979
Direktoro Klaus Biesenbach
Koordinatoj 34° 3′ 12″ N, 118° 15′ 3″ U (mapo)34.053333333333-118.25083333333Koordinatoj: 34° 3′ 12″ N, 118° 15′ 3″ U (mapo)
Muzeo de Nuntempa Arto, Los-Anĝeleso (Kalifornio)
Muzeo de Nuntempa Arto, Los-Anĝeleso (Kalifornio)
DEC
Muzeo de Nuntempa Arto, Los-Anĝeleso
Muzeo de Nuntempa Arto, Los-Anĝeleso
Situo de Muzeo de Nuntempa Arto, Los-Anĝeleso
Map
Muzeo de Nuntempa Arto, Los-Anĝeleso
Retpaĝo https://www.moca.org/
vdr
Ekstere de Moca

La Muzeo de Nuntempa Arto, Los-Anĝeleso (angle Museum of Contemporary Art, Los Angeles, akronime MOCA) situas en Los-Anĝeleso, Kalifornio. Fondita en 1976 fare de artkolektantoj, MOCA estas unu el la plej gravaj institucioj por nuntempa arto en Usono.

La ekspozicioj de la muzeo konsistas ĉefe el nuntempa arto de Usono kaj Eŭropo kreita post 1940. Ekde la komenco de la muzeo, la programado de la muzeo estis difinita kiel multidisciplina aliro al nuntempa arto [1].

Luda aranĝo de ruĝetaj geometriaj blokoj, la komplekso sur Grand Avenue en la centra Los-Anĝeleso estis dezajnita fare de arkitekto Arata Isozaki, kiu priskribis ĝin kiel "vilaĝeton en la valo de nubskrapuloj." Krom verkoj de Franz Kline, Mark Rothko, Robert Rauschenberg kaj Claes Oldenburg, same kiel verkoj de Antoni Tàpies, la muzeo enhavas kolekton de pentraĵoj kaj skulptaĵoj de kelkaj novaj kaliforniaj artistoj kiuj povas esti renkontitaj denove en multaj el la gravaj galerioj de la grandurbo [2].

Pli oriente, la pli avangardaj verkoj de MOCA estas elmontritaj ĉe la Geffen Contemporary, 152 Norda Centra Avenuo, iama policaŭta riparejo. Alia muzea loko estas la Pacifika Dezajno-Centro ĉe 8687 Melrose Avenue, Okcidenta Holivudo, kun ekspozicioj de nuntempa arkitekturo kaj dezajno [3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Barbara Isenberg (December 15, 2008), A call for cultural passion Los Angeles Times.
  2. Folkart, Burt A., "Marcia Simon Weisman; Patron of Arts", Los Angeles Times, October 21, 1991.
  3. Deborah Vankin (January 16, 2019), MOCA will close its satellite location at the Pacific Design Center Los Angeles Times.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]