Nĝameno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nĵameno
(Fort Lamy)
arabe: نجامينا Niǧāmīnā, france: N'Djamena
urbo
Homoj sur ĉevalaj dorsoj en Fort Lamy
Blazono
Lando Ĉado Ĉado
Rivero Ŝari
Situo Nĵameno
 - alteco 298 m s. m.
 - koordinatoj 12° 06′ 47″ N 15° 02′ 57″ O / 12.11306 °N, 15.04917 °O / 12.11306; 15.04917 (mapo)
Loĝantaro 993 492 (2009)
Fondo 1900
Horzono GMT (UTC+1)
Situo enkadre de Ĉado
Situo enkadre de Ĉado
Situo enkadre de Ĉado
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: N'Djamena
Preĝcejo en Nĵameno
Ŝoseo en Nĵameno

Nĵameno (pli frue Fort Lamy) estas ĉefurbo de respubliko Ĉado kaj samtempe la plej granda urbo de la lando kun 998.000 loĝantoj (stato: 1999).

Geografio

Nĝameno situas en sudokcidento de la lando ĉe riveroj Ŝari kaj Logone (kiu estas ankaŭ landlimo de Kameruno). En la alia bordo Kousséri etendiĝas.

Klimato

En Nĝameno tropika kaj dezerta klimato regas. La temperaturo sumas jaraveraĝe 27,8 °C, la averaĝa precipitaĵo sumas jare ĉ. 556 mm kaj falas ĉefe je la monatoj junio ĝis aŭgusto.

Historio

La urbo fondiĝis dum la franca kolonia regado en jaro 1900 kun la nomo Fort Lamy, sed alinomiĝis en 1973 al Nĵameno (N'Djamena).

La urbo kiel registara centro estas celo, loko de puĉoj.

Ekonomio

En Nĵameno troviĝas la sola universitato de las lando, fondita en 1971.

Nĵameno posedas internacian flughavenon, uzatan de Air France, Ethiopian Airlines, Sudan Air kaj Cameroon Airlines.

En la urbo funkcias modernaj karnofabrikoj kaj naftorafinejoj.

Vidindaĵoj

Vidu ankaŭ