N.R.M.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
N.R.M.

N.R.M., (belaruse: Незале́жная Рэспу́бліка Мро́я - esperante: Sendependa Republiko de Revoj)- estas la belarusa rok-muzikagrupo fondita en 1994 jaro de anoj de la grupo Mroja. Ili performas en la belarusa lingvo, la lingvo nepopulara en Belarusio, strebante revivigi la belarusan kulturon. Ĝi do estas grupo opozicia. Ili havas gravajn sukcesojn por la belarusa opozicio.

Historio

La grupo fondiĝis de la anoj de iama grupo Mroja (esp. "revo") kaj apreciante la nomon N.R.M (esp. Sendependa Republiko de Revoj) ili komencis krei la rok-muzikon. Por eskapi de la rusa cirilico ili komencis titoligi siajn albumojn per la Łacinka- la latina alfabeto de la belarusa lingvo. La cirilicon trudis al Belarusoj la Sovetunio. Ilia arta programo estas la sendependigo de la belarusa kulturo, apogo al demokracio, libereco de penso kaj vorto en Belarusio. La agado de tiu grupo estas kontraŭa al la belarusa registaro kiu apogas plu la rusan, post-sovetan kulturon, forgesante pri la belarusa kulturo kaj historio. La grupo estas opozicio al prezidanto de la ŝtato Aleksandr Lukaŝenko. Ili apogas ne nur sian nacian opozicion sed ankaŭ la la ukrainan. En 2004a jaro ili koncertis en Kievo por apogi la oranĝkoloran revolucion. Ili koncertas ankaŭ en Pollando, Britio kaj Germanio.

En 2007 ili eldonis la albumon "06" por memorigi la eventoj de la printempo 2006 en Belarusio. En decembro 2007 ili iniciis la polan televidon por Belarusio- TVP Białoruś. La televido celas tranĉi la blokadon de informoj al Belarusio, ĉar en tiu lando ĉiam estas la cenzuro.

Anoj

  • Lawon Wolski
  • Pit Paŭłaŭ
  • Juraś Laŭkoŭ
  • Aleh Dziemidovič

Diskografio

Albumy

Kunaj projektoj

Eksteraj ligiloj