Nacia Centra Biblioteko de Florenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ĉefa fasado, vidita el la rivero Arno.
Siglo de la BNCF.

La Nacia Centra Biblioteko de Florenco (itallingve Biblioteca Nazionale Centrale di Firenze), aŭ BNCF, estas unu el la du naciaj bibliotekoj de Italio. Ĝi troviĝas en Florenco, ĉe la Piazza dei Cavalleggeri, dum la alia nacia biblioteko situas en Romo.

Kolekto

La origina libraro devenas de la persona kolekto de Antonio Magliabechi, kiu heredigis pli ol 30 000 librojn al Florenco en 1714.

La kolekto sekve pligrandiĝis danke al la grand-duko Francisko la 2-a de Toskano, kiu decidis konservi tie ĉiun libron eldonitan en Toskano ekde 1743.

Historio

La biblioteko oficiale malfermis al la publiko en 1747. Ĝi ricevis multajn donacojn, precipe el monaĥinejoj. La biblioteko fariĝis nacia en 1861, kaj centra en 1885.

En 1966, ĝi spertis katastrofajn difektojn pro inundoj. Centoj da miloj da libroj estis detruitaj aŭ difektitaj, kaj eĉ malaperis la fotografaj arkivoj. Laŭ UNESKO, "pli ol du milionoj da maloftaj kaj neanstataŭigeblaj libroj, kaj sennombraj manuskriptoj estis serioze difektitaj".

Eksteraj ligiloj