Nacia Naturrezervejo Insulo Merritt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Nacia Naturrezervejo Insulo Merritt, en angla origine Merritt Island National Wildlife Refuge, estas grava usona Nacia Naturrezevejo, angle kaj oficiale National Wildlife Refuge ĉe la atlantika marbordo de Florido.

La Nacia Naturrezervejo Insulo Merritt situantas oriente de Titusville en insulo Merritt en Kantono Brevard (Florido), kaj okupas 570 km². Norde ĝi limas kun la Nacia Strando Canaveral; sude kun la Kennedy Space Center (kun kiu ĝi kunhavas historion). La laguno Moskito kaj la rivero Indian fluas tra la Naturrezervejo. Ĉar la publika aliro al ĉiuj tiuj areoj estas kontrolata, la Naturrezervejo estas parto de tre grava areo de relative netuŝita natura habitato.