Nacia Parko Henri Pittier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

10°24′06″N 67°35′06″O  /  10.40167°N, 67.585°O / 10.40167; 67.585 (Nacia Parko Henri Pittier)

Enirejo al la Nacia Parko Henri Pittier okcidente de la Hotelo Maracay.
Akvofalo en la Nacia Parko Henri Pittier.
La Migrofalko estas specio abunda en la Nacia Parko Henri Pittier.
La Kaskomutuo estas endanĝerita specio loĝanta en la Nacia Parko Henri Pittier.

La Nacia Parko Henri Pittier aŭ en hispana Parque Nacional Henri Pittier,[1] estas la nacia parko plej malnova de Venezuelo, kreita origine en 1937 laŭ nomo de Rancho Grande per dekreto de la Prezidanto Eleazar López Contreras. La parko estis renomita en 1953 laŭ nomo de Henri Pittier, elstara geografo, botanikisto kaj etnologo svisa, kiu alvenis en Venezuelon en 1917, klasigis pli ol 30 mil plantojn en la lando kaj dediĉis sin multajn jarojn al studado de la flaŭro kaj la faŭno ekzista en la parko.[2][3]

La Nacia Parko Henri Pittier havas honoron esti iniciatinto de la historio de la naciaj parkoj de Venezuelo. Ĝi havas areon de 107.800 hektaroj, situanta en la norda zono de la ŝtato Aragua, enhavas grandan parton de la tieaj marbordoj kaj de la montara zono de la ŝtato Karabobo, krome ĝi limas kun la Nacia Parko San Esteban. Henri Pittier estas la nacia parko plej etenda inter la naciaj parkoj de la Marborda Montaro.

La parko komponiĝas el du geografiaj sistemoj: unu krute montara kie loĝas pli ol 500 specioj de birdoj kaj 22 endemioj. En la parko estas naŭ ĉefaj riveroj kaj granda diverseco en flaŭro kaj vegetaĵaro. La dua sistemo estas tiu de la marborda zono kun golfoj, strandoj kaj banejoj de enorma turisma allogeco.

Krom la ekologia gravo, la parko konstituas ankaŭ grava fonto de akvo por ĉirkaŭaj urboj kaj vilaĝoj kaj estas ankaŭ tero kie oni kultivas bonkvalitan kakaon, ĉefe en la vilaĝo Ĉuao.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Instituto Nacional de Parques (INPARQUES). Parque Nacional Henri Pittier Selvas nubladas, bosque seco y playas. http://www.inparques.gob.ve/index.php?parques=view&codigo=pn_0001&sec=1
  2. Crespo, Luis Alberto. 1993: Parque Nacional Henri Pittier. Venezuela Tierra Mágica Ediciones Corpoven, S.A. Caracas 24p. ISBN 980-255-576-4
  3. Hernández Caballero, Serafín (Editor). 1998: Gran Enciclopedia de Venezuela. Editorial Globe, C.A. Caracas. 10 volúmenes. ISBN 980-6427-00-9 ISBN 980-6427-10-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]