Nacia Parko Zion

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Parko Zion


panoramo de la punkto "Angels Landing" ("anĝela surterigejo")

Nacia Parko Zion (Usono)
Nacia Parko Zion (Usono)
DMS
situo de la parko en Usono
Bazaj informoj
ŝtato: Utaho,  Usono
plej proksima urbo: Springdale (Utaho)
areo: 143 km²
dato de establiĝo: 19-a de novembro 1919
vizitantoj po jaro: 2.600.000 (stato de 2005)
koordinatoj: 37° 18' norde, 113° 3' okcidente


reliefo de la nacia parko

La Nacia Parko Zionangle Zion National Park – situas en la sudokcidento de la ŝtato Utaho en Usono, proksime de la limo al la najbara usaon ŝtato Arizono. La parko kovras areon de 579 kvadrataj kilometroj kaj situas en alteco de inter 1128 metroj (punkto Coalpits Wash) kaj 2660 metroj (punkto Horse Ranch Mountain) super la marnivelo. Dum la jaro 1909 la areo de la centra kanjono estis deklarita "nacia monumento", kaj ekde la jaro 1919 havas la statuson de nacia parko. Dum la jaro 1937 la parka teritorio ampleksiĝis pere de la proksima kanjono Kolob.

Zion aŭ en Esperanto Ciono estas antikva hebrea vorto kaj havas la signifon "rifuĝejo" aŭ "sanktejo". Aparte konatas la Monto Ciono apud (respektive en) Jerusalemo, kiu menciiĝas multloke en la literaturo de judismo kaj kristanismo. Aparte ŝatata la vorto estis de la mormonoj, kiuj eksetlis en Utaho. Eke de la parko situas tre reliefa roka pejzaĝo kun multaj kanjonoj, el kiuj la kanjonoj Zion kaj Kolob plej konatas. La kanjonoj ekestis el brunecaj ĝis oranĝkolore ruĝecaj rokoj el sabloŝtono de la Navajo-formacio, kiuj aĝas 170 milionojn da jaroj. La parka areo situas lime inter la Kolorado-altebenaĵo, la "granda baseno" (Great Basin) kaj la Mojave-dezerto. Pro sia aparta geografia situo en la parko ekzistas multaj diversaj ekologiaj sistemoj kun granda nombro de diversaj plantoj kaj bestoj.

Inter la plej gravaj naturaj vidindaĵoj de la parko estas la punktoj

la tablomonto Checkerboard Mesa
  • Virgin River Narrows
  • Emerald Pools (foto sube)
  • Angel's Landing
  • The Great White Throne
  • The Three Patriarchs
  • Kolob Arch (foto sube)
  • Weeping Rock kaj
  • la tablomonto Checkerboard Mesa


Turismo

La aliro al la nacia parko pro la malbona infrastrukturo en tiu parto de Utaho estas limigita al tri alirejoj. La aliro de oriento nur eblas tra la tunelo "Zion - Monto Carmel". Veturiloj pli larĝaj ol 23,8 metroj aŭ pli altaj ol 3,45 metroj, devas esti akompanataj kontraŭ kotizo tra la tunelo, ĉar ili bezonas pli ol unu veturan trakon. La paso de veturiloj pli altaj ol 3,98 metroj, pli longaj ol 12,19 metroj aŭ pli pezaj 22,6 tunoj entute ne permesatas. Pli altaj veturiloj povas atingi la parkon nur tra la norda alirejo.

La nacia parko estas malfermata ĉiusezone, sed la panorama ŝoseo tra la kanjono Zion inter la monatoj marto ĝis oktobro estas malpermesata por la publika trafiko. Nur la senkostaj parkaj busoj dum tiu tempo rajtas veturi sur tiu ŝoseo, kaj la gastoj de la hotelo Zion Lodge, kiu situas en la parko. Dum la monatoj novembro ĝis marto veturiloj devas esti ekipataj por veturo en forta neĝo.

Inter la kanjonoj Zion centre kaj Kolob norde ne ekzistas asfaltitaj ŝoseoj.

Ene de la kanjono kaj la temperaturo kaj la aera humideco jam dum printempo povas atingi ekstremajn valorojn. Dum ĉiu parka migrado do estu kunportataj sufiĉe multaj trinkaĵoj.

Eksteraj ligiloj

greke retejo de la nacia parko

Galerio