Namedy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
bazaj informoj
ŝtato: Germanio
federacia lando: Rejnlando-Palatinato
distrikto: Mayen-Koblenz
urbo: urboparto de Andernach
koordinatoj: 50° 27′ 05″ N 7° 21′ 59″ O / 50.45139 °N, 7.36639 °O / 50.45139; 7.36639 (mapo)
alteco: 60 m super la marnivelo
enloĝantoj: ca. 1300
poŝtkodo: 56626
telefona antaŭkodo: 02632
aŭtokodo: MYK
politiko
Komunumestro : Hartmut Dressel
Titolo de komunumestro: Ortsvorsteher
Partio de komunumestro: Freie Wählergruppe (FWG)

Namedy estas urboparto de Andernach. Ĝi situas en distrikto (Landkreis) Mayen-Koblenz en la norda parto de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Historio

Je 1200 unuan fojon menciita en dokumento kiel „Namedei“. Same kiel en Andernach troviĝas ankaŭ ĉi tie keltaj restaĵoj, kiuj devenas el frua antaŭkristana tempo. Kiel Miesenheim kaj Kell, Brohltal ankaŭ Namedy apartenis al la fru-mezepoka fiska posedaĵo de Andernach. Apartenis al Namedy ankaŭ la regiono, kie iam situis malgranda vilaĝo de fiŝkaptistoj nomata Fornich. Tiu vilaĝo devis cedi al la konstruo de stratoj kaj restis nur unu domo nun apartenanta al Brohl-Lützing.

En la 14-a jarcento oni konstruis la nobelan Niederhof. Unu jarcenton pli frue, en 1255, estis konstruita la Cisterciana monaĥinejo „zu Namendelh“. Sed je 1560 tiu monaĥejo post 300-jara ekzistado devis jam esti malfondita pro streĉa ekonomia evoluo. La lasta abatino Hildegard von Hausmann (von Husmann, 15181562) ja post 1553 ne plu akceptis novicinojn, kaj la monaĥeja vivo ĉesis en ĉ. 1558. Samtempe ŝia frato Anton von Hausmann finkonstruis la kastelon.

Namedy situas ĉe Rejno, en la fono ruino Hammerstein

Ĉ. 1800 ĉe la rejna bordo troviĝis dum jardekoj grava laborejo de la rejna flosigado. Ĉi tie oni kunligis malgrandajn flosojn al grandflosoj drivontaj rejn-malsupren al Nederlando. Tiel Namedy estas menciita en la libro „Das Floß der armen Leute, Gefährliche Rheinfahrt 1791 (La floso de la malriĉuloj, danĝera rejn-vojaĝo 1791)“ de Günter Sachse kaj tie estas detale priskribitaj la laboroj de kunmetado de flosoj.

Je 1969 Namedy okaze de la komunuma reformo estis aligita al la urbo Andernach. Antaŭe Namedy estis komunumo (Ortsgemeinde) de la komunumaro (Verbandsgemeinde) Andernach-Land, (hodiaŭ Verbandsgemeinde Pellenz).

La preĝejo en Namedy

Firmao el Brohl anoncis en 2005, ke ĝi volas instali gravelaĵejon (subĉielan minejon por gravelaĵo) en Namedy, kontraŭ kio protestis la enloĝantaro de Namedy. Oni fondis eĉ civitanan initiativon kiu pleje volas malebligi tiun ideon. En la proksimeco de la planita laborejo troviĝas herbejoj kun malnovaj fruktoarboj kun botanike valoraj plantoj. La urbo akceptis la ideojn de la civitanoj kaj klopodas ŝanĝi la planojn.


Vidindaĵoj

Pleje vidinda estas la kastelo „Burg Namedy“, kiu hodiaŭ estas posedaĵo de la rejna linio de la domo Hohenzollern-Sigmaringen. La iama akvo-kastelo estas ĉirkaŭita de bela parko, en kiu regule okazas artistaj festoj. La kastelo havas kavaliran salonon kun vidinda biblioteko kaj grandan spegulan salonon uzatan por koncertoj. Subtera (ne publike alirebla) koridoro gvidas al la iama monaĥejo Namedy. De ĝi hodiaŭ ekzistas ankoraŭ la monaĥeja preĝejo, kiu estas la nuna paroĥa preĝejo de St. Barthelmäus.

La gejsero sur la Namedy-a duoninsulo ŝprucigas malvarman akvon per la forto de karbondioksido.

Pleje oni protektas la iaman Rejn-insulon Namedyer Werth (ekde ĉirkaŭ 1857 duoninsulo). Ĝi estas ekde 1985 rimarkinda protektejo por birdoj. Tie oni elboris komence de la 20-a jarcento malvarm-gejseron, kies karbonatan acidon kaj mineralan akvon oni enboteligis dum jardekoj sub la nomo „Namedyer Sprudel“. En la jaro 1975 oni plenŝutis ĝin per tero. Tiu Namedyer Sprudel, pli frue sensatio kaj ekkonilo, en la jaro 2003 post longa peniga permes-proceduro estas reaktivigita kiel "Geysir Andernach". Ekde la 7-a de julio 2006 ĝi denove regule saltas. Kun ĉirkaŭ 50 metroj ĝi estas la plej alta malvarm-gejsero de la mondo.

En la proksimeco de Namedy troviĝas aliaj interesaj vidindaĵoj:

  • La tuta mezrejna valo, de 2006 agnoskita kiel Monda Naturheredaĵo
  • Abatejo Maria Laach ĉe maaro Laach (eksvulkana ronda lago)

Deveno de la loknomo

Pri la deveno kaj evoluo de la nomo „Namedy“ ekzistas kelkaj teorioj. La plej malnova estas la deveno de la latina "Nomen Dei" el „IN NOMEN DEI VINCES, CONSTANTINE“. Laŭdire la romia imperiestro Konstanteno vidis tiujn vortojn en vizio post inspekcia restado en Andernach kaj Namedy, post kiam kuriero informis lin pri kristan-persekuto, kio signifis danĝero por lia patrino en la romia hejmlando. Li tuj ekis en rekordaj rapidmarŝoj por haltigi la danĝeron por la kristanoj kaj sia patrino.

Alia dedukto devenas el la malnov-irlanda/malnov-kelta „nemed“ = malgranda konsekro-kamero (latine „sacellum“). Plie ĝi povus deveni el nomo Nemed, la tria invadinto al Irlando. Aŭ el la latina „nemus, -oris n.“ = bosko (ankaŭ sankta bosko), iu arbareto kun kelta kultejo.

Sigelo de la monaĥejo „zu Namende“ den 1367 portas la ĉirkaŭskribon „SIGILLUM CONVENTUS NAMENDYENSIS“ (Sigelo de la konvento de Namedy). En la sama jaro aperas la nom-versioj „Name(n)day“, „Namedich“ kaj „Namedy“.

Asocioj

  • Löschzug (estingogrupo) Namedy de la Urba Libervola Fajrobrigado Andernach
  • Loka grupo Namedy de SPD urbogrupo Andernach
  • Namedyer Nachbarschaft (najbarecoj)
  • TG Jahn Namedy 1910 e.V. (gimnastika grupo)
  • Namedyer Karnevalsgesellschaft e.V. (karnevalgrupo)
  • MGV „Liederkranz“ Namedy (kantgrupo)
  • St. Sebastianus Schützenbruderschaft Namedy (pafista grupo)
  • Kunstkreis Namedy (artista grupo)

Esperantistoj el Namedy

Heinz Trommeschläger

Literaturo

  • Werner Rousek: Die Geschichte von Namedy. Von der Vorgeschichte bis ins 20. Jahrhundert (la historio de Namedy. De la antaŭhistorio ĝis en la 20-a jarcento).
  • Andernacher Annalen (analoj de Andernach). Band (volumo) 2, Andernach 1997/1998

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 50° 27′ 05″ N 7° 21′ 59″ O / 50.45139 °N, 7.36639 °O / 50.45139; 7.36639 (mapo)