Nana galio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nana galio
Nana galio Galium pumilum
Nana galio Galium pumilum
Biologia klasado
Divizio: Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsida
Ordo: Gencianaloj Gentianales
Familio: Rubiacoj Rubiaceae
Genro: Galio Galium
Specio: Galium pumilum
Murray, 1770
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nana galio, latine Galium pumilum, estas plurjara herbo el familio Rubiacoj.
Tiu stara planto altas inter 10 kaj 30 (50) cm. La fajnaj tigoj estas senharaj aŭ nur harozetaj. La folioj, ofte plimalpli falĉilformaj, stretaj kaj unuripaj, estas 5-9-ope verticilaj. Estas longa interspaco (2-4 oble pli longa ol folio) inter du verticiloj. La etaj floroj (diametro ĝis 3 mm) havas blankajn petalojn, akutajn sed sen aparta pinto.
La frukto (akeno) longas ĉirkaŭ 1,5 mm kaj estas glata.

Tiu planto kreskas en sekaj herbejoj kaj lumaj partoj de arbaroj. Ĝi floras en junio kaj julio en multaj lokoj de la suda duono de Eŭropo.