Naskiĝdomo de Zamenhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Naskiĝdomo de Zamenhof
domo
Lando Rusa carlandoDua Pola Respubliko vd
Situo Bjalistoko
Adreso Zielona 6, Białystok
Situo
Geografia situo 53° 8′ 6″ N, 23° 9′ 41″ O (mapo)53.13497223.161306Koordinatoj: 53° 8′ 6″ N, 23° 9′ 41″ O (mapo)
Naskiĝdomo de Zamenhof (Bjalistoko)
Naskiĝdomo de Zamenhof (Bjalistoko)
DEC
Naskiĝdomo de Zamenhof
Naskiĝdomo de Zamenhof
Situo de Naskiĝdomo de Zamenhof
Map
Naskiĝdomo de Zamenhof
Posedata de Marko Zamenhof vd
vdr
La domo de Zamenhof post 1919 (alinomo de la strato Verda al Zamenhofa) kaj antaŭ 1927 (pendigo de marmora tabulo). Ĉe la angulo staras Jakobo Ŝapiro kaj Filip Kurjański
Korto de la domo. Videblas ŝtuparo al la loĝejo de Zamenhofoj
Map
Zielona 6 en mapo (hodiaŭ Ludwika Zamenhofa 26)
La loko nuntempe
Tabulo, kiu memorigas la naskiĝdomon de Zamenhof

La naskiĝdomo de Zamenhof staris iam en Bjalistoko, Pollando. La familio Zamenhof loĝis ĉe la strato Zielona 6. (Zielona = Verda). En la jaro 1919 ĝi estis nomita Zamenhof-strato.

Historio[redakti | redakti fonton]

"Mi naskiĝis en Bjelostoko, gubernio de Grodno. Tiu ĉi loko de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj."[1]

La modesta domo, kie la 15-an de decembro 1859 naskiĝis Lazaro Ludoviko Zamenhof, estis (laŭ nunaj okuloj) primitiva, ligna dometo, kiu troviĝis ĉe angulo de stratoj Zielona kaj Biala. Precize, ĝi estis Zielona numero 6. Kelkfoje la strato estis ankaŭ nomita Jatkowa, ekzemple de Felikso Zamenhof, kvankam ĉi-noma strato kuŝas ĉe la dua flanko de Placo Koŝciuski. Jatki estas jida nomo de viando-butikoj kaj, ĉar ankaŭ ĉe Zielona ili troviĝis, ĉi tiu aldona nomo ekestis. Tamen oficiale la strato nomiĝis Zielona (Verda).

La strato situis en urboparto loĝata ĉefe de judoj. En Bjalistoko kaj ĉirkaŭaĵo loĝis krome blankrutenoj, poloj, litovoj, rusoj kaj germanoj. La rilatoj inter la diversaj etnoj estis ofte malamikaj, sed tiu socia, kultura kaj lingva mozaiko profunde impresis la dek-jaran knabon, kiu verkis kvin-aktan tragedion pri Babel-turo, kaj kiu poste dediĉis sin al plibonigo de rilatoj inter la homoj. Kiam la familio Zamenhof loĝis ĉe Zielona 6, posedis ĝin geedzoj Ciechanowski. La familio de Ludoviko luis unua-etaĝan loĝejon konsistantan el tri etaj ĉambroj. Tie, post Ludoviko, naskiĝis la gefratoj Sara, Fania, Augusta, Felikso kaj Henriko.

En la intermilita periodo la domo restis nekonservata. La antaŭaj posedantoj mortis en la 1920-aj jaroj. Poste loĝis tie teretaĝe Natan Szturmakiewicz [ŝturmakieviĉ], aktivulo de la "Zamenhofa Esperanta Societo en Bialystok" (ZES); en la iama Zamenhof-loĝejo troviĝis unua-etaĝe la horloĝisto Wajnsztok [vajnŝtok]. La lokaj esperantistoj konsciis pri la graveco de la domo kaj strebis omaĝi al la kreinto de la internacia lingvo en lia naskiĝurbo.

La unua sukceso okazis la 11-an de junio 1919. Danke al la klopodoj de Jakobo Ŝapiro, prezidanto de ZES, la provizora urba komitato de Bjalistoko decidis alinomi la straton Zielona je Zamenhofa. La ceremonio okazis monaton pli poste; en diversaj Esperanto-fontoj troviĝas tiu aŭ alia dato. Nun oni volis honori doktoron Zamenhof per memortabulo alfiksita al la naskiĝdomo. Malgraŭ mondonacoj la projekto ne realiĝis; oni devis atendi ĝis la 7-a de aŭgusto 1927, kiam dum la Unua Internacia Postkongreso memortabulo estis alfiksita ne pro esperantistoj, sed pro urbaj instancoj.

Pluraj pilgrimantoj al Bjalistoko prikomentis la mizeran staton de la domo, sed nenio rezultis el tiuj komentoj. Ora libro devis esti metita teretaĝe, en la domo de Szturmakiewicz, ĉar estis danĝere grimpi pere de la kurbiĝinta, tre malfortika ŝtuparo al la iama Zamenhof-loĝejo. La 300 membroj de ZES revis pri aĉeto de la domo kaj aranĝado de tiea muzeo. Iniciato tiudirekta en 1929, okaze de la Unua Esperantista Kongreso de Bialystoka Vojevoda Regiono, kondukis denove al nenio.

Same en 1931 kadre de la 2-a Internacia Postkongreso. Tiam oni solene metis ŝtonojn por fundamento de konstruota monumento al Zamenhof. Denove vizitoj al la domo, fotografaĵoj ... krome, nenio. En 1937 dum la jubilea 29-a UK en Varsovio okazis tuttaga ekskurso, kiu fariĝis adiaŭa vizito al Bjalistoko kaj la naskiĝdomo de Zamenhof.

En Pola Esperantisto 6, 1933, hungara samideano Jozef Mátyás, vizitinte la domon, artikolis pri ties kadukeco. Li kulpigis ne nur polojn, sed ankaŭ la tutan esperantistaron. Ankaŭ la memorlibro estis difektita de "daktiloskopoj de junaj entuziasmuloj (plejparte enlandaj kaj enurbaj) ... kaj aliaj makuloj malornamas plurloke la foliojn."

Familianoj[redakti | redakti fonton]

Zamenhof-familianoj plurfoje vizitis la domon. La lasta fotografaĵo de Sofia, Lidja kaj Ludoviĉjo, tiam 11-jara nepo de d-ro Zamenhof, estis farita apud la domo en 1937. Troviĝas nenia spuro pri ilia aktivado por konservi la domon - tio tutcerte estis super iliaj ebloj. En marto 1939 la Pola Akcia Telefona Societo (PAST), filio de Sveda Telefona Societo L. M. Eriksoon, aĉetis la placon, kie staris la naskiĝdomo, por tie konstrui telefon-centralon. La bjalistoka esperantistaro ŝokiĝis; Ŝapiro postulis de la loka vojevodo, "ke la domo estu deklarita kiel historia restaĵo kaj tial estu gardata laŭ la indikoj de la koncerna leĝo." Danke al tiu ĉi interveno, Ŝapiro ricevis de la vojevodo ordonon, ke la detruo de la domo, jam komencita, estu tuj haltigita, tamen nur provizore. Se ne venus apogo al la peto de esperantistoj ĝis la 24-a de marto, oni permesus detruon de la domo.

Telegrafo[redakti | redakti fonton]

Pro tio ZES telegrafe informis la 20-an de marto generalon Louis Bastien, prezidanton de Internacia Esperanto-Ligo, petante, ke tiu siavice sendu telegramon (kiu estis aldonita) al la vojevodo de l Bjalistoka Regiono. Alvenis telegramo en Bjalistoko la 23-an de marto, en kiu Bastien pledis: "Mi havas honoron peti vin malpermesi detruon de la domo, kie naskiĝis granda filo de Polujo." Sendiĝis ankaŭ ekspres-letero al Ernfrid Malmgren, sekretario de Sveda Esperanto-Federacio, petanta, ke tiu intervenu ĉe la entrepreno Ericsson.

Malgraŭ la tuja reago la situacio restis senespera. Laŭ Bastien ekzistis unusola solvo: esperantistoj devus aĉeti la placon kune kun la domo. Tamen la generalo rimarkis: "Ni ne havas monon; la sola solvo estus publika monkolekto, kiu bezonus kelkajn monatojn, kaj ĉu ĝi sukcesus?"

Ne estas sciate, kio pri la afero okazis: Pola Esperantisto eĉ ne mencias la aferon. Kvazaŭ funebre notis Bjalistoka ĵurnalo de la 13-a de aprilo 1939: "Ĉesis ekzisti la domo de Zamenhof. La placo, ĉe kiu staris la dometo de la kreinto de la helpa lingvo Esperanto, estis detruita. La placon, kie ĝi staris, aĉetis PAST por konstrui tie aŭtomatan telefonan centralon."

Milito[redakti | redakti fonton]

Neimageble, sed la sciigo montriĝis erara. Veras, ke en marto oni komencis malkonstrui la domon, sed tion haltigis la vojevodo. Tamen alproksimiĝis la milito, kaj plej verŝajne pro tio oni decidis ne komenci konstruon de la centralo. Ĉu la interveno de esperantistoj ankaŭ kontribuis, ne estas sciate.

Venis la milito. La domo troviĝis en geto, kien puŝiĝis la judoj. En aŭgusto 1943 eksplodis tie juda insurekcio; la geto preskaŭ tute forbrulis. Tamen denove, eble danke al "forto mistera", la naskiĝdomo saviĝis. La memortabulo ie perdiĝis.

Post la milito, kiam la Esperanto-movado en Pollando, aparte en Bjalistoko, malfortis, oni faris nenion por konservi la domon. Finfine, en 1953, la urbaj instancoj utiligis la terenon de la iama geto por konstrui loĝdomojn. La Zamenhofa domo ĉesis ekzisti, kaj la sola spuro estas nova memortabulo alfiksita de esperantistoj al bloko tie staranta.

La sorto kompatas nek homojn, nek domojn; tamen estas bedaŭrinde, ke la domo ne plu ekzistas. En 1998 la nepo de Zamenhof, inĝeniero L. C. Zaleski-Zamenhof, lanĉis ideon aĉeti samtipan domon en Bjalistoko. Tiaj ankoraŭ ekzistas. En ĝi oni povus aranĝi zamenhofan muzeon.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. El letero de L. L. Zamenhof al N.A. Borovko de 1895.