Natalia Januszko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natalia Januszko
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1987 (1987-07-27)
en Varsovio
Morto 10-an de aprilo 2010 (2010-04-10) (22-jaraĝa)
en Smolensk
Mortokialo kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010)
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo stevardo
vdr

Natalia Maria Januszko (naskiĝis la 27-an de julio 1987 en Varsovio, mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) – pola stevardino, laborantino de la 36-a Speciala Regimento de Transporta Aviado je la nomo de la Defendantoj de Varsovio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filino de Izabela kaj Grzegorz. En 2006 Natalia Januszko finis la 34-an Ĝeneralklerigan Liceon je la nomo Cervantes en Varsovio kaj venontjare komencis studi en Scienc-Fakultato pri Bestoj de Szkoła Główna Gospodarstwa Wiejskiego, specialiĝante pri bredado.

En la jaroj 2007–2008 laboris kiel stevardino en Polskie Linie Lotnicze LOT. La 16-an de februaro 2009 eklaboris en la 36-a Speciala Regimento de Transporta Aviado kiel stevardino; ŝi flugadis ĉ. 247 horojn.

Pereis en katastrofo de la pola registara aviadilo Tu-154M en Smolensk survoje al celebrado de la 70-a datreveno de Soveta Krimo en Katin. Dum la flugo plenumis funkcion de stevardino en aviadila skipo. Sume pereis tri stevardinoj laborantaj en la regimento; Natalia Januszko estis la plej juna viktimo de la katastrofo en Smolensk.

La 16-an de aprilo 2010 estis postmorte distingita per Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.

En entombigaj solenaĵoj de Natalia Januszko partoprenis interalie studentoj kaj regopovoj de ŝia altlernejo.

En 2010 la tombo de Natalia Januszko en Armea Tombejo, apuda al la Tombejo Powązki en Varsovio, kune kun tomboj de 27 aliaj enterigitaj tie personoj, iĝis integra parto de la monumento honore al la viktimoj de la katastrofo en Smolensk, malkovrita la 10-an de novembro 2010.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]