Natria hidroksido
Natria hidroksido | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Struktura formulo | |||||||
speco de kemia ento | |||||||
alkali hydroxide | |||||||
Na+ OH− | |||||||
Ĝeneralaĵoj | |||||||
Nomo | Natria hidroksido | ||||||
Alternativa(j) nomo(j) | |||||||
Kemia formulo | NaOH | ||||||
CAS-numero-kodo | [1] 1310-73-2[1] | ||||||
RTECS-numero |
WB4900000 | ||||||
PubChem-kodo | 14798 | ||||||
ChemSpider-kodo | |||||||
Konciza priskribo | senkolora kaj senodora solidaĵo | ||||||
Karakterizaĵoj | |||||||
Fazo de materio | solida | ||||||
Denseco |
2,13 g·cm−3 (20 °C)[1] | ||||||
Frostopunkto | |||||||
Bolpunkto | |||||||
Vaporpremo |
13 Pa (618 °C)[1] | ||||||
Solvebleco | tre bona solviĝo en akvo (1090 g·l−1 ĉe 20 °C[1]) | ||||||
Sekurecaj indikoj | |||||||
| |||||||
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg). | |||||||
Natria hidroksido (formulo NaOH, ankaŭ nomata sodo) estas forta minerala bazo, tre akvosorba, solida je vivmediaj cirkonstancoj. Ĝi ofte estas vendata en la formo de blankaj bidoj aŭ tablojdoj, kaj pro sia akra propreco detrui histojn estas nomata kaŭstika sodo.
Ĝia kemia formulo estas NaOH; ĝia CAS-numero 1310-73-2.
Natria hidroksido solviĝas en akvo, produktante enorman varmon kaj ege fortan bazon. Necesas konservi ĝin seke kaj sen aliro de aero; alie ĝi reakcias kun aera karbona dioksido produktante natrian dikarbonaton. La solvita bazo korodas eĉ vitron kaj do bezonas specialajn ujojn por konservado.
Natria hidroksido estas industrie grava substanco, precipe en la formo de akvosolvaĵa bazo. Solida natria hidroksido estas uzata en purigaĵoj por rubakvaj tuboj.
Produktado de natria hidroksido eblas per elektrolizo de natria klorido aŭ per ellavado el ruĝa ŝlimo. Ĉe la elektrolizo ekestas krome granda kvanto da kloro, kio historie stimulis la uzon de kloro ekzemple en la plasta industrio (polivinil-klorido).
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Enskribo al Natriumhidroxid en la GESTIS-substanca datenbanko de la IFA, vokita la 30-an de majo 2013 (JavaScript necesa).