Neadismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Neadismo estas la distordado de la Historio celanta la neadon de genocido, en formo de malkonsento aŭ malpligrandigo de la faktoj.

La vorto estas ĉefe uzita en la franca (négationnisme), kie la termino komence signifis nur la neadon de la holokaŭsto, sed nun ankaŭ la neadon de ĉiaj genocidoj. Ĝi estis kreita en 1987 de la franca historiisto Henry Rousso.

Ĝi estas unu el la manieroj adoptitaj de la historia reviziismo, kvankam tiu ĉi povas havi legitiman celon, kiam temas pri rafinado aŭ defiado de interpreto de veraj faktoj, dum la neadismo normale estas gvidata de politikaj opinioj ene de etnaj konfrontoj.

Tipaj ekzemploj estas neado de la ekzisto de juda holokaŭsto, la neado fare de la turkaj aŭtoritatoj de la armena holokaŭsto aŭ la neado de la genocido de Ruando. En iuj landoj, la neadismo de iuj historiaj okazaĵoj estas konsiderata delikto.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj