Necker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Necker
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Map
vdr

Necker estas rivero en orienta Togenburgo en Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havas longecon de 31,3 km kaj estas ĉefa alfluanto de Turo. Ĝia fonto troviĝas proksime de la montpasejo Schwägalp inter la arbaroj Spisswald kaj Sandwald.

Ne intermiksu la svisan riveron Necker kun la sudgermana rivero Neckar.

Ĉe la bordo de la rivero inter Brunnardern kaj Mogelsberg ekzistas ankaŭ la vilaĝeto Necker, kiu portas la nomon de la rivero kaj apartenis antaŭa al la komunumo Brunnadern, kiu nun integriĝis al Neckertal.

La rivervojo

Ligna ponto inter Mogelsberg kaj Ganterschwil
Ligna ponto inter Mogelsberg kaj Ganterschwil

La rivero post gixa fonto unue trafluas la arbaran abismon Ofenloch formante la limon inter la komunumo Urnäsch en la Kantono Apencelo Ekstera kaj la komunumo Nesslaŭ-Krummenaŭ. Ĝi nun fluas tra la komunumoj Hemberg kaj Sankt-Peterzell. Tiam ĝi trafluas la sudan pinton de Mogelsberg kaj nun formas la limon inter Mogelsberg kaj Brunnadern. La rivero nun atingas la komunumon Oberhelfenschwil pasas tiel orientan pinton por poste formi la limon inter Oberhelfenschwil kaj Mogelsberg kaj poste dum kelcentmetroj inter Ganterschwil kaj Mogelsberg. La rivero nun definitve forlasas la komunumon Mogelsberg, fluante en meandroj laŭlonge de la limo de la komunumoj Ganterschwil kaj Lütisburg por atingi ĝian alfluejon al la rivero Turo antaŭ la centro de la komunumo Lütisburg.

Turismo

La Neckervalo estas bela regiono por migrado. En Oberhelfenschwil sur la duoninsulo Winzlisaŭ troviĝas kampadloko, kiun grupoj povas lui de la komunumo por tre modesta prezo.

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retejo de la turisma organizaĵo por la Neckervalo