Neckertal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Neckertal
Blazono de Neckertal
Stacidomo Brunnadern-Neckertal
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Togenburgo
Koordinatoj  47°20′50″N 9°9′35″O  /  47.34722°N, 9.15972°O / 47.34722; 9.15972 (Neckertal)Koordinatoj: 47°20′50″N 9°9′35″O  /  47.34722°N, 9.15972°O / 47.34722; 9.15972 (Neckertal)
Nombro de enloĝantoj 4151
Areo 49,03 km²
Alteco 660 m super marnivelo
Poŝtkodo 9125 Brunnadern
9122 Mogelsberg
9127 Sankt-Peterzell
Komunumkodo 3378
Mapo de Neckertal

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Neckertal estas komunumo de la elektodistrikto Togenburgo en Kantono Sankt-Galo en Svislando. Ĝi havis 4151 loĝantojn dum ĝia fondiĝo je la 1-a de januaro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Neckertal situas ĉe la bordo de la rivero Necker, laŭ kies valo la komunumo nomiĝas kaj kiu alfluas al Turo. La komunumo konsistas el la tri iamaj komunumoj Brunnadern, Mogelsberg kaj Sankt-Peterzell, al kiuj siavice apartenas multnobraj setlejoj kaj vilaĝetoj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Neckertal limas en nordo al Lütisburg, en nordoriento al Degersheim, en oriento al Schwellbrunn (AR), en sudoriento al Schönengrund (AR), en sudo al Hemberg, en sudokcidento al Wattwil, en okcidento al Oberhelfenschwil, kaj en nordokcidento al Ganterschwil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la trajnlinio de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Rapperswil al Sankt-Galo, kiu disponas sur la komunumo teritorio pri stacidomo den Brunnadern kaj Mogelsberg. La komunumoparto Sankt-Peterzell estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de la stacidomo de Brunnadern tra Schönengrund al Herisau. Alia poŝtaŭtolinio kondukas de Sankt-Peterzell al Hemberg.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 8 de Wil al Herisau kaj la kantona vojo n-ro 30 de Wattwil al Brunnadern trans Wasserflue-Pasejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estiĝis per kuniĝo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Brunnadern, Mogelsberg kaj Sankt-Peterzell surbaze de publika baloto de la 21-a de oktobro 2007.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Wolfgang Göldi: Neckertal en Historia Leksikono de Svislando (2009-07-09)

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]