Schwellbrunn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schwellbrunn
Blazono de Schwellbrunn
Silvestraj nikolaoj en Schwellbrunn
komunumo en Svislando
Kantono Apencelo Ekstera
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Apencelo Ekstera
Koordinatoj  47° 21′ 6″ N 9° 14′ 57″ O / 47.35167 °N, 9.24917 °O / 47.35167; 9.24917 (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 6″ N 9° 14′ 57″ O / 47.35167 °N, 9.24917 °O / 47.35167; 9.24917 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1428
Areo 17,39 km²
Alteco 972 m super marnivelo
Poŝtkodo 9103
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Schwellbrunn
vdr

Schwellbrunn estas komunumo en la Kantono Apencelo Ekstera en Svislando. Ĝi havis 1428 loĝantojn la 31-an de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Schwellbrunn estas la plej altnivele situanta vilaĝo en la kantono je 972 m super la marnivelo. La areo de Schwellbrunn estas 17,39 km². De la vilaĝo videblas la monto Säntis kaj la Bodenlago. Ĝi troviĝas ĉe 47°21′N 9°15′E. Ĝia poŝta kodo estas 9103, kaj ĝia numero de SFOS estas 3004.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Schwellbrunn situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita al la reto de la publika trafiko per la poŝtaŭtolinio 42 al la kantonĉefurbo Herisau.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj turismo estas la ĉefaj fontoj de enspezo. La loko ek de 1880 evoluis al aerkuracloko. En la jaro 1871 en Schwellbrunn estis fondita brodadfabriko, kaj dum duona jarcento la brodad- kaj teksaĵindustrio estis la ĉefa enspezfonto de la vilaĝo. En la 1930-aj jaroj la teksaĵ- kaj brodadindustrio en Schwellbrunn komplete malaperis.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Schwellbrunn datiĝas el la jaro 1268 kiel Schwellbrunnen.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]