Waldstatt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Waldstatt (stacidomo).
Waldstatt
Blazono de Waldstatt
Waldstatt
komunumo en Svislando
Kantono Apencelo Ekstera
Distrikto Ek de 1995 oficiale ne plu
ekzistas distriktoj en
Kantono Apencelo Ekstera,
antaŭe Waldstatt apartens al la
distrikto Hinterland.
Koordinatoj  47° 21′ 28″ N 9° 17′ 10″ O / 47.35778 °N, 9.28611 °O / 47.35778; 9.28611 (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 28″ N 9° 17′ 10″ O / 47.35778 °N, 9.28611 °O / 47.35778; 9.28611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1750
Areo 6,74 km²
Alteco 816 m super marnivelo
Poŝtkodo 9104
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Waldstatt
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Waldstatt estas komunumo en Kantono Apencelo Ekstera, Svislando. Ĝi havis 1750 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Waldstatt situas okcidente de la rivero Urnäsch sude de Herisau en la iama distrikto Hinterland. Waldstatt estas la ununura komunumo de la Kantono Apencelo Ekstera, kiu ne limas al alia kantono, do kiu estas komplete ĉirkaŭigita de kantona tereno.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Waldstatt limas en nordo al la kantonĉefkomunumo Herisau, en oriento al Hundwil, en sudo al Urnäsch, kaj en okcidento al Schwellbrunn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Waldstatt situas ĉe la mallarĝŝpura trajnlinio de la Apencelaj Fervojoj de Herisau al Apencelo. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 8 de Herisau tra la pasejo Schwägalp al Wattwil kaj komenciĝas la ĉefvojo n-ro 463 al Apencelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Waldstatt datiĝas el la jaro 1374 kiel Ober Walstatt.[1]

Ĝis la jaro 1720 la paroĥo Waldstatt apartenis al la paroĥo de Herisau.Tamen jam unu jaron antaŭ la konstruo de la propra (protestanta) preĝejo en la jaro 1719 Waldstatt estis disigita de Herisau, kies historion la komunumo ĝis tiam dividis. Post la disiĝo la setlejo Waldstatt evoluis kaj fariĝis vilaĝo kun propra kerno.

En la jaro 1792 en Unter-Waldstatt estis malfermita kuracbanejo kaj la komunumo tiel fariĝis en la 19-a jarcento kuracloko. Post la dua mondmilito la kuracturismo malpliiĝis.

La katolika preĝejo estis konstruita en la jaro 1973.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]