Nemesbőd
El Vikipedio
Nemesbőd (nemeŝbod) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Szombathely. Nemes signifas hungare nobelo, bőd praturke tribestro aŭ riĉulo.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
Poŝta kodo: 9749
Areo: 7 km²
Loĝantaro: 110
Situo [redakti]
La vilaĝo situas laŭvoje inter Szombathely kaj Sárvár.
Historio [redakti]
La komunumo estis loĝata jam dum la ferepoko kaj dum la romia epoko.
Vidindaĵoj [redakti]
La romkatolika preĝejo pri ĉefanĝelo Sankta Miĥaelo konstruiĝis en la 14-a jarcento, kiun la luteranoj uzis inter 16-a jarcento kaj 1674.
