Nezlobnaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nezlobnaja
stanitsa

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 357807
Demografio
Loĝantaro 224  (1789) [+]
Geografio
Geografia situo 44° 7′ N, 43° 23′ O (mapo)44.11666666666743.383333333333Koordinatoj: 44° 7′ N, 43° 23′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Nezlobnaja (Rusio)
Nezlobnaja (Rusio)
DEC
Nezlobnaja
Nezlobnaja
Situo de Nezlobnaja

Map

vdr

Nezlobnaja (ruse Незлобная) estas kozaka vilaĝo en Georgijevska distrikto de Stavropola regiono (Rusio). En sia nord-orienta rando ĝi jam kuniĝis kun la urbo Georgijevsk. Multaj loĝantoj de la vilaĝo laboras kaj studas en la urbo.

Loĝantaro de la vilaĝo estas 18,1 mil homoj (2002).

Nezlobnaja estis fondita en 1786 6 verstojn for de la fortikaĵo de Sankta Georgo (estonta Georgijevsk). En 1828 ĝi estis tute bruligita de ĉerkesoj, refondita en 1831. Ekde 1875 la vilaĝo ekfloris pro konstruo de Vladikavkaza fervojo (de Rostov-na-Donu al Vladikavkaz), kiu trairis la vilaĝon. Tiam Nezlobnaja iĝis grava punkto de forsendo de diversaj ŝarĝoj (i. a. greno kaj aliaj agrikulturaĵoj).

En la vilaĝo estas du mezlernejoj, biblioteko, malsanulejo, kulturdomo, muzika lernejo, ortodoksa preĝejo ktp.