Nganasana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

ISO-lingvokodo :

639-1 = mankas
639-3 = nio

La nganasana lingvo (nganasane ня’’, IFA: [næʔ]) estas lingvo de la nganasanoj. En 2002, ĝi estas atestita gepatra lingvo de 505 homoj sur la sudokcidentaj kaj mezaj partoj de la Tajmira duoninsulo. La lingvojn uzas nur olduloj, dum junuloj uzas la rusan lingvon pro la interetnaj geedzecoj kaj sukcesoj en la medio, profesio.

La lingvo apartenas al la samojeda lingvaro, ĝiaj plej proksimaj parencoj estas la neneca lingvo kaj la eneca lingvo. La nganasana lingvo havas du ĉefajn dialektojn: la avaman kaj vadejevan.

La lingvo havas 18 vokalojn kaj 20 konsonantojn, krom tio ĝi riĉas je diftongoj.

Skriba lingvouzo[redakti | redakti fonton]

Pro la eta nombro de la ngasanoj, oni ne kreis por ili skribitan formon por la lingvo en la 1930-aj jaroj, kiam oni enkondukis en la Sovetunio cirilan alfabeton por la aliaj nordaj samojedaj lingvoj. Oni provis krei ĝin en la 1990-aj jaroj, post disfalo de la Sovetunio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]