Nia Long

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Long (2012)

Nitara Carlynn LONG (n. la 30-an de oktobro 1970 en Brooklyn (Novjorkio)) estas usona aktorino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Long estas filino de Doughtry "Doc" kaj Talita Long. Ŝiaj gepatroj divorcis, kiam ŝi estis du jarojn aĝa. Post la divorco, ŝi kaj ŝia patrino translokiĝis al Iowa City, Iowa, kie la patrino studis plastikajn artojn. Kiam ŝi estis 7 jarojn aĝa, ili plulokiĝis al sudo de Los Angeles. Nia vizitis katolikan lernejon kaj lernis poste baleton, ŝuklak-dancon, ĵazon, gitarludon kaj aktoradon.

Ŝia unua menciinda rolo estis en Guiding Light, kiu ŝi kunludis dum tri jaroj. Ŝi havis gastorolojn en la televidaj serioj The Fresh Prince of Bel-Air, Emergency Room, Moesha kaj Judging Amy. En Made in America, ŝi formas rolon de Zora Mathews, filinon de rolanto Sarah Mathews, ludita de Whoopi Goldberg.

Krom tiuj roloj, ŝi ludis la rolon de Sasha Monroe en la serio Third Watch.

Long kaj ŝia iama amiko, aktoro Massai Z. Dorsey havas komunan filon (Massai Zhivago Dorsey II, nask. 2000). Nia Long naskis sian duan infanon en 2011 (Kez Sunday Udoka), la patro estas NBA-ludisto Ime Udoka.

Filmaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1991: Boyz N’ the Hood
  • 1993: Made in America
  • 1995: Friday
  • 1997: Love Jones
  • 1997: Soul Food
  • 1998: Butter
  • 1999: Undercover – In Too Deep
  • 1999: The Best Man
  • 1999: Stigmata
  • 1999: Held Up
  • 2000: Big Momma's House
  • 2000: Boiler Room
  • 2004: Alfie
  • 2005: Are We There Yet?
  • 2006: Big Momma’s House 2
  • 2007: Premonition
  • 2007: Are We Done Yet?
  • 2008: Gospel Hill
  • 2009: Good Hair
  • 2010: Mooz-lum

Televidaj serioj[redakti | redakti fonton]

  • 1991–1996: The Fresh Prince of Bel-Air
  • 1991–1993: Guiding Light
  • 1995: Live Shot
  • 1997: Moesha
  • 2003–2005: Third Watch
  • 2004: Boston Legal
  • 2007-08: Big Shots
  • 2009-10: The Cleveland Show