Nicolás Suescún

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicolás Suescún
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1937 (1937-05-05)
en Bogoto
Morto 14-an de aprilo 2017 (2017-04-14) (79-jaraĝa)
en Bogoto
Lingvoj hispanaangla vd
Ŝtataneco Kolombio vd
Profesio
Okupo tradukisto • poeto • verkisto • dezajnisto • ĵurnalisto vd
Laborkampo literaturopoezio • translating activity • grafika fasonado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nicolás SUESCÚN Peña (Bogoto, 5-a de majo, 1937 - 14a de aprilo, 2017[1]), estis kolombia verkisto kaj artisto, fama pro sia poezio, rakontoj kaj sarkasmaj kolaĝoj. Li estis ankaŭ tradukisto, profesoro, ĵurnalisto kaj grafika desegnisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis en Usono kaj en Francio. Dum kelkaj jaroj li direktoris la revuon Eco, unu el publikaĵoj plej influaj en la disvastigo de la poezio en Kolombio. Li estis ankaŭ ĉefredaktoro kaj kunlaboranto de la revuo Cromos, kie li verkis pri internacia politiko, kronikisto pri sama temo en El Espectador kaj zorgis la literaturajn recenzojn de la revuo Diners.[2] La kolaĝoj de forta sarkasma enhavo pri sociaj realaĵoj, estis diverse ekspoziciitaj (ekzemple en Berlino, en 1976).

Li tradukis al hispana verkojn de Ambrose Bierce, Anne Marie Garat, Arthur Rimbaud, Christopher Isherwood, Gustave Flaubert, Honore de Balzac, Jaime Manriqu, Robert Louis Stevenson, Stephen Crane, Wade Davis, William Blake, William Butler Yeats, William Shakespeare kaj William Somerset Maugham. Li ankaŭ tradukis al angla poemojn de Mario Rivero kaj Raúl Gómez Jattin. Lia verko Los cuadernos de N (1994)[3] estas speco de "kontraŭromano" laŭdata de sektoro de la junulara kontraŭkulturo kolombia de la 1990-aj jaroj.[4]

Publikigita verkaro[redakti | redakti fonton]

Rakontoj

  • El retorno a casa, 1971
  • El último escalón, 1974
  • El extraño y otros cuentos, 1980
  • Oniromanía, 1996
  • Cuentos semicompletos, 2019

Poezio

  • La vida es, 1986
  • Tres a.m., 1986
  • La voz de nadie, 2000
  • Bag bag, 2003
  • Este realmente no es el momento, 2007
  • Empezar en cero, 2007
  • Jamás tantos muertos y otros poemas, 2008

Romano

  • Los cuadernos de N, 1994
  • Opiana, 2015

Premioj kaj rekonoj[redakti | redakti fonton]

  • Premio vida y obra, 2010[5][6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nicolás Suescún en la hispana Vikipedio.