Nicolae Dărăscu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nicolae Dărăscu (naskiĝinta je 18-a de februaro, 1883 - mortinta je 14-a de aŭgusto, 1959) estis rumana pentristo. Lin influis Impresionismo kaj Nov-impresionismo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en Giurgiu, li studis pentradon ĉe la Akademio de Belartoj en Bukareŝto inter 1902 kaj 1906, en la klaso de George Demetrescu Mirea. Post diplomiĝi, al li estis aljuĝita stipendio de la Académie Julian en Parizo (en kiu, kiel admiranto de ĝiaj eks-studentoj Nicolae Grigorescu kaj Ştefan Luchian, li volis varbiĝi). Li studis kun Jean-Paul Laurens kaj unu jaron poste, en 1907 ĉe la École des Beaux-Arts kun Luc-Olivier Merson.

Li vojaĝis vaste kaj loĝis en suda Francio (Toulon kaj Saint-Tropez, 1908), al Venecio (1909), en Rumanio (al Vlaici, Distrikto Olt, 1913, kaj en Suda Dobruja - Balchik, 1919). Li konservis konstantajn kontaktadojn kun artistoj de aliaj Eŭropaj kulturoj, vizitinte ĉefajn artajn muzeojn kaj plivastiginte siajn horizontojn provi novajn formojn de artista esprimo. Ne kiel multe da siaj samtempuloj, Dărăscu malofte pentris internojn aŭ senmovajn scenojn.

En 1917, kune kun la pentristoj Camil Ressu, Ştefan Dimitrescu, Iosif Iser, Marius Bunescu kaj la skulptistoj Dimitrie Paciurea, Cornel Medrea, Ion Jalea kaj Oscar Han, li fondis la asocion Arta Română en Iaşi.

Krom siaj artistaj klopodoj, Dărăscu estis profesoro ĉe la Akademio de Belartoj en Bukareŝto inter 1936 kaj 1950.