Nicolai Grundtvig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
N. F. S. Grundtvig
N. F. S. Grundtvig

Nikolaj Frederik Severin GRUNDTVIG (naskiĝis la 8-an de septembro 1783, mortis la 2-an de septembro 1872) (prononce en dana ˈneɡ̊olaɪ̯ˀ ˈfʁaðˀʁæɡ̊ ˈsɛʋəʁin ˈɡ̊ʁɔnd̥ʋi), plej ofte aludata simple kiel N. F. S. Grundtvig estis dana pastro, aŭtoro, poeto, filozofo, historiisto, instruisto kaj politikisto. Li estis unu el plej influaj gravuloj en la dana historio, ĉar lia filozofio starigis novan favoran formon de naciismo en la lasta duono de la 19-a jarcento. Li emfazis la konon de la propra kulturo kaj de ties valoro, sen ŝovinismo. Li lanĉis lernejojn, staĝejojn por plenkreskuloj. Li estis edzo trifoje, el kiuj laste kiam li estis jam 75-jaraĝa.

Grundtvig kaj liaj sekvantoj estis ege influaj en la formulado de moderna dana nacia konscio.


Grundtvig-programo de Eŭropa Unio

Lastatempe Eŭropa Unio kreis laŭ lia nomo projekton de interŝanĝoj, ĉar fakte Grundtvig estis pioniro de la movado por konstanta lernado, tio estas lernado dum la tuta vivo. Lia tiutema verko Memorandum ankoraŭ validas. Por Grundtvig ĉiu persono aliru en ĉiu aĝo al kvalita lernado, kiu disponigu al tiu persono konojn, civitanan edukon kaj personan disvolviĝon. La programon Grundtvig de Eŭropa Unio plie partoprenas Norvegio, Islando, Svislando kaj Turkio.

Plia legado

En angla

  • A. M. Allchin (1998). N.F.S. Grundtvig. An Introduction to his Life and Work. laŭ N. O. Lossky, London: Darton, Longman kaj Todd. ISBN 87-7288-656-0. The single most important work on Grundtvig in English.
  • A. M. Allchin, eld. Heritage and Prophecy: Grundtvig and the English-Speaking World. ISBN 1-85311-085-X. Essays by leading international Grundtvig scholars.
  • S. A. J. Bradley, tr., eld. (2008). N. F. S. Grundtvig: A Life Recalled. An Anthology of Biographical Source-Texts. Aarhus University Press. ISBN 978-87-7288-969-6. Detalaj dokumentoj pri vivo kaj verko. Komplemente al Allchin (1998).

Gravas artikoloj en angla publikitaj en jarlibro Grundtvig-Studier (Grundtvig Studies) el 1948. Dana estas la ĉefa lingvo, sed ankaŭ anglaj artikoloj elstaras ĉefe laste.

En aliaj lingvoj

Ĉefaj verkoj pri Grundtvig estas serio de disertacioj publikitaj el fondo de Grundtvig-selskabet (La Grundtviga Societo). Tio inkludas:

  • Aarnes, Sigurd Aa. (1960). Historieskrivning og livssyn hos Grundtvig. Oslo: Universitetforlaget.
  • Auken, Sune (2005). Sagas spejl. Mytologi, historie og kristendom hos N.F.S. Grundtvig. Copenhagen: Gyldendal. ISBN 87-02-03757-2
  • Bugge, Knud Eyvin (1965). Skolen for livet. Copenhagen: GAD.
  • Christensen, Bent (1998). Omkring Grundtvigs Vidskab. Copenhagen: GAD. ISBN 87-12-03246-8
  • Grell, Helge (1980). Skaberånd og folkeånd. Copenhagen: Grundtvig-Selskabet. ISBN 87-7457-072-2
  • Grell, Helge (1987). Skaberordet og billedordet. Aarhus: Anis. ISBN 87-981073-0-5
  • Heggem, Synnøve Sakura (2005): Kjærlighetens makt, maskerade og mosaikk. En lesning av N. F. S. Grundtvigs "Sang-Værk til den Danske Kirke". Oslo.
  • Høirup, Henning (1949). Grundtvigs Syn på Tro og Erkendelse. Copenhagen: Gyldendal.
  • Lundgreen-Nielsen, Flemming (1980). Det handlende ord. Copenhagen: GAD. ISBN 87-503-3464-6
  • Michelsen, William (1954). Tilblivelsen af Grundtvigs Historiesyn. Copenhagen: Gyldendal.
  • Thaning, Kaj (1963). Menneske først — Grundtvigs opgør med sig selv. Copenhagen: Gyldendal.
  • Toldberg, Helge (1950). Grundtvigs symbolverden. Copenhagen: Gyldendal.
  • Vind, Ole (1999). Grundtvigs historiefilosofi. Copenhagen: Gyldendal. ISBN 87-00-37308-7

Eksteraj ligiloj