Niels Ebbesen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Niels Ebbesen
Persona informo
Naskiĝo 1307/1308
Morto 2-an de novembro 1340 (1340-11-02)
en Skanderborg
Mortis per mortis en batalo vd
Ŝtataneco Danio vd
Profesio
Okupo militisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Statuo de Niels Ebbesen en Randers, antaŭ la centro de urbo.

Niels Ebbesen ("Niels, filo de Ebbe"; mortis la 21-an de novembro 1340) estis dana nobelo, konata pro la mortigo de Gerhard la 3-a, grafo de Holstein-Rendsburg. Ekde 1332 ĝis 1340, Gerhard estis la reganto de Jutlando kaj Fyn, lia morto signifis la finon de regado de Holstein en Danio.[1][2]

Dum la dana–germanaj konfliktoj en la 19-a kaj 20-a jarcento li iĝis konsiderata nacia heroo kaj simbolo de kontraŭgermana rezistado.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pri li kaj lia vivo estas malmulte konata. Probable li estis malalta nobelo el Nordjutlando.[3] Li eble devenis el potenca nobela familio Bild el Nordjutlando.

Danio dum Kristoforo la 2-a[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Erik la 6-a, danaj nobeloj elektis Kristoforon la 2-an kiel reĝo por malforta reĝa potenco ekde januaro 1320 ĝis 1332. Li ricevis "bankrotan landon", ĉar tuta Danio estis hipotekita al germanaj kaj danaj nobeloj.

Post lia morto, Danio ne havis reĝon dum la sekvaj 8 jaroj. Tiu periodo de la historio de Danio nomiĝis Den kongeløse tid ("La senreĝa tempo").

Danio sub Gerhard la 3-a[redakti | redakti fonton]

Ekde 1332 ĝis 1340, Gerhard la 3-a estis la fakta dominanto de Jutlando kaj Fyn[2], tamen krom ĉe Skanderborg slot (kastelo).

Murdo[redakti | redakti fonton]

Niels Ebbesen flygter efter mordet på grev Gert (Niels Ebbesen eskapas post la murdo de grafo Gerhard), 1898.

La murdo okazis en nokto inter 1-a kaj 2-a de aprilo 1340: Ebbesen kun ĉirkaŭ 50 anoj eniris en lian dormoĉambron kaj senkapigis lin, nur unu ano mortis en la ago.

Sekvo[redakti | redakti fonton]

En aŭtuno de 1340, nobeloj de Holstinio sieĝis kastelon Skanderborg, Niels kaj liaj fratoj estis venkitaj kaj mortigitaj[3] kaj liaj restaĵoj publike montrataj sur rado de anoj de Gerhard la 3-a.

Referencoj[redakti | redakti fonton]