Nigra vendredo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nigra vendredo en Walmart.

Nigra vendredo (angle Black Friday) estas butikuma tago dum kiu oni proponas rabatojn. Ĝi okazas la kvaran vendredon de novembro ĉiujare, sed en multaj landoj oni konas la periodon inter Kristnasko kaj Novjaro kiel komerca periodo.

Multaj butikoj ne nur ofertas rabatojn sed ankaŭ plilongigas siajn malferman deĵoradon tiun tagon.

Ekde 2017, opoziciuloj al Nigra Vendredo sin organizas por kontraŭbatali la troan konsumadon. Iuj kompanioj kun etika aliro rifuzas partopreni. Ekologiaj asocioj subtenas ĉi tiun movadon formante kolektivon nomatan Green Friday (verdan vendredon)[1][2].

Verda Vendredo[redakti | redakti fonton]

De kelkaj jaroj, ekestas movado “verda vendredo”, kontraŭe al la “nigra vendredo”. En la nova movado oni diskutas pri la konscia, ekvilibra konsumado de varoj, konsidere al la sano de nia tuta planedo. Ĝi volas memorigi la homaron, ke “Ne ekzistas por ni Planedo B”. Ankaŭ ĝi atingis jam multajn landojn, sed devenis de unu sola: Kanado. Tie ekzistis iam dato en la komerco, kiun oni alnomis “Monda Tago Sen Aĉetoj”, jam en la jaroj post 1990. Tiu dato celis instigi la homojn repensi: “Ĉu mi efektive bezonas aĉeti tiun objekton?” Oni volis serioze konsideri la estontecon de nia mondo.

La adeptoj de la verda vendredo emas memorigi, ke rubaĵoj bezonas lokon kaj tempon por malintegriĝo. Rezultas akumuliĝo de milionoj da tunoj da vestaĵoj kaj aliaj produktaĵoj en sanitaraj amasoj, kiuj malpurigas la teron. Anstataŭe, oni proponas konsumadon de produktoj daŭripovaj, naturaj  kaj ekologie reuzeblaj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(en) Jackson, T kaj M Pepper (2010), Consumerism as Theodicy – an exploration of religions and secular meaning functions, In Thomas, L, Consuming Paradise, Oxford, Palgrave-Macmillan

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Géraldine Dormoy, "Black Friday: et si on se contentait d'acheter responsable?", L'Express.fr, la 22-an de novembro 2018, alirite la 30-an de oktobro 2019.
  2. (fr) Mathilde Golla kaj Keren Lentschne, «Contre le "Black Friday", un spécialiste du réemploi lance le "Green Friday"» lefigaro.fr, la 23-an de novembro 2017, alirite la 30-an de oktobro 2019.