Nigranuka ŝterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigranuka ŝterno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Sterna Sterna
Specio: Nigranuka ŝterno 'Sterna sumatrana'
Stamford Raffles 1822
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Sterna sumatrana - MHNT

La Nigranuka ŝterno Sterna sumatrana estas oceana ŝterno, tio estas birdo de la familio de Ŝternedoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas ĉefe en tropikaj kaj subtropikaj areoj de Pacifiko kaj Hinda Oceano, pli precize el Sejŝeloj en orienta Afriko al insuloj de Hinda Oceano kaj el marbordo de Hindoĉinio tra sudo de Filipinoj al Fiĝioj kaj Samoo kaj nordorienta Aŭstralio. Ĝi malofte troviĝas en interno.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu ŝterno estas svelta birdo ĉirkaŭ 30 cm longa kun enverguro de 21-23 cm. Bekoj kaj kruroj estas nigraj, sed la bekopintoj estas flavaj. Ili havas longajn forkoformajn vostojn kaj helgrizajn dorsojn kaj flugilojn. Krome ili estas tre blankaj birdoj kun tre blankaj brusto kaj vizaĝo kie kontrastas nigra strio kiu ekas super la bekokomenco, plilarĝiĝas tra la okulo kaj pli kaj pli larĝiĝas ĝis la nuko kie iĝas sufiĉe rimarkinda makulo, kio nomigas la specion. Tiu strio estas klare markita kaj kontrastegas kun la resto blanka.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ili nestas en dunoj, rokoj, lagaj insuletoj, ktp. La ino demetas unu ovon kaj pli malofte du.