Nigroranĝa turdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigroranĝa turdo
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Zoothera
Specio: Z. naevia'
Zoothera naevia
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigroranĝa turdo (Zoothera naeviaIxoreus naevius) estas birdospecio membro de la grupo de Aziaj turdoj, genro ene de la granda familio de Turdedoj, sed kiu loĝas en Ameriko.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Distingaj karakteroj inkludas nigrajn traolulan kaj brustan striojn kaj briloranĝan bruston

Ili reproduktiĝas en okcidenta Nordameriko el Alasko al norda Kalifornio. Ili estas migrantaj, kaj nordaj reproduktuloj moviĝas suden aŭ ien for de la reprodukta teritorio. Aliaj populacioj povas moviĝi nur altitude.

Tiu nearktisa specio estas neprobabla transatlantika migranta, sed estas akceptita vidaĵo en okcidenta Eŭropo nome en Britio en 1982.

La reprodukta biotopo estas densa arbaro de koniferoj. La ino demetas 2 al 5 ovojn en nesto en arbo. Ili manĝas ĉefe surgrunde, kie nutras sin el senvertebruloj, sed manĝas ankaŭ berojn kaj kelkajn semojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La masklo de Nigroranĝa turdo estas tre rimarkinda birdo, kaj praktike nekonfuzebla. Ĝi estas pli malgranda ol la Migra turdo kaj malhelblugriza aŭ nigreca supre. La plej elstara karaktero estas la kombino de la koloroj nigra kaj oranĝa (kio nomigas la specion) nome ĝi havas briloranĝajn flugilstriojn, gorĝon, kapostrion el okulo al la nuko kaj subaj partoj. Estas nigraj brustozono kaj vizaĝomasko aŭ traokula zono, krom krono. Alimaniere dirite la bildo konsistas el ses sinsekvaj zonoj ĉu oranĝa ĉu nigra, nome krono (nigra), mallarĝa superokula strio (oranĝa), larĝa traokula strio (nigra), gorĝo (oranĝa), brustozono (nigra) kaj malsupra brusto (oranĝa). Flankoj kaj suba ventro estas iom nigreca (skvameca). Beko kaj okuloj estas nigrecaj, dum kruroj estas rozkoloraj. La kanto estas fantomeca kaj melankolia.

Inoj kaj junuloj estas pli brunaj supre kaj la oranĝa estas malpli forta. La brustozono kaj masko estas makulbrunaj.

Estas ege rara varianto de tiu specio en kiu ĉiu oranĝa koloro en la plumaro estas anstataŭata de blanka koloro. Interese, spite la malabundo de tiu formo, la vaganto en Britio jam menciita estis de tiu tipo, kio instigis spekuladon pri la fakto ĉu mutacio kiu kaŭzis la kolorvariadon ankaŭ efikis sur la navigajn kapablojn de tiu turdo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]