Noaa epoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Noachis Terra en flava koloro, malsupre dekstre.

La Noaa (laŭ la nomo de la marsa regiono Noachis Terra, kio signifas "lando de Noao") estas geologia sistemo kaj frua tempoperiodo sur la planedo Marso karakterizita per altaj proporcioj de alfrapoj fare de meteoritoj kaj asteroidoj kaj la ebla esto de abunda surfacakvo.[1] La absoluta aĝo de la Noaa epoko estas necerta sed probable korespondas al la lunaj periodoj Prenektaria ĝis frua Imbria[2] de antaŭ 4100 ĝis 3700 milionoj da jaroj, dum la intertempol konata kiel la Malfrua Intensa Bombardado.[3] Multaj el la granda frapbasenoj sur la Luno kaj Marso formiĝis en tiu epoko. La Noaa epoko estas iom egalvalora al la Hadea kaj frua Arkeano, nome eonoj de la Tero kiam la unuaj vivoformoj ŝajne aperis.[4]

Noa-epokaj terenoj en Marso estas unuarangaj dezirataj surterigejoj por kosmoŝipoj por serĉi fosilian pruvaron de vivo.[5][6] Dum la Noaa, la atmosfero de Marso estis pli densa ol ĝi estas nuntempe, kaj la klimato eble sufiĉe varma por okazigi pluvon.[7] Grandaj lagoj kaj riveroj estis en la suda hemisfero,[8][9] kaj eble eĉ oceano estis kovrinta la malaltajn nordajn ebenaĵojn.[10][11] Etenda vulkanismo okazis en la regiono Tarsis, konstruante enormajn amasojn de vulkana materialo kaj liberigante grandajn kvantojn de gasoj en la atmosfero.[3] Veterdisfalo de surfacaj rokoj produktis diversecon de argilaj mineraloj (filosilikatoj) kiuj formiĝis sub kemiaj kondiĉoj kondukaj al mikrobia vivo.[12][13] Ĉi-epokaj regionoj aparte riĉas je grandaj alfrapaj krateroj. La vulkana altebenaĵo Tharsis supozeble formiĝis dum tiu ĉi periodo kaj spertis abundajn inundojn de likva akvo dum la lasta parto de la epoko.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Amos, Jonathan, "Clays in Pacific Lavas Challenge Wet Early Mars Idea", BBC News, 10a de Septembro 2012.
  2. Tanaka, K.L. (1986). “The Stratigraphy of Mars”, J. Geophys. Res. 91 (B13), p. E139–E158. doi:10.1029/JB091iB13p0E139. 
  3. 3,0 3,1 (2010) “Geologic History of Mars”, Earth Planet. Sci. Lett. 294 (3–4), p. 185–203. doi:10.1016/j.epsl.2009.06.042. 
  4. (2009) “Microbial Habitability of the Hadean Earth During the Late Heavy Bombardment”, Nature 459 (7245), p. 419–422. doi:10.1038/nature08015. 
  5. Grotzinger, J (2009). “Beyond Water on Mars”, Nature Geoscience 2 (4), p. 231–233. doi:10.1038/ngeo480. 
  6. (2010) “The Science Process for Selecting the Landing Site for the 2011 Mars Science Laboratory”, Planet. Space Sci. 59 (11–12), p. 1114–1127. doi:10.1016/j.pss.2010.06.016.  Arkivigite je 2011-09-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-29. Alirita 2021-07-31.
  7. (2002) “The Case for Rainfall on a Warm, Wet Early Mars”, J. Geophys. Res. 107 (E11), p. 5111. doi:10.1029/2001JE001505. 
  8. (2003) “Evidence for Persistent Flow and Aqueous Sedimentation on Early Mars”, Science 302 (5652), p. 1931–1934. doi:10.1126/science.1090544. 
  9. (2002) “A Large Paleolake Basin at the Head of Ma'adim Vallis, Mars”, Science 296 (5576), p. 2209–12. doi:10.1126/science.1071143. 
  10. (2001) “The Evolution of the Martian Hydrosphere: Implications for the Fate of a Primordial Ocean and the Current State of the Northern Plains”, Icarus 154 (1), p. 40–79. doi:10.1006/icar.2001.6671. 
  11. (2010) “Ancient Ocean on Mars Supported by Global Distribution of Deltas and Valleys”, Nature Geoscience 3 (7), p. 459–463. doi:10.1038/NGEO891. 
  12. (2006) “Global Mineralogical and Aqueous Mars History Derived from OMEGA/Mars Express Data”, Science 312 (5772), p. 400–404. doi:10.1126/science.1122659. 
  13. (2008) “Phyllosilicate Diversity and Past Aqueous Activity Revealed at Mawrth Vallis, Mars”, Science 321 (5890), p. 830–833. doi:10.1126/science.1159699. 

Bibliografio[redakti | redakti fonton]