Nordorienta provinco de Kenjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
nordorienta provinco
North Eastern in Kenya.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Garissa
Areo 126 186 km²
Loĝantaro 1 410 342 (stato: kalkulo de 2008)
ISO-kodo KE-500
v  d  r
Information icon.svg

La nordorienta provinco (svahile Mkoa wa Kaskazini-Mashariki, angle North-Eastern Province) estas unu el sep provincoj de Kenjo. La provinco kovras areon de 126 186 kvadrataj kilometroj kaj laŭ kalkulo de 2008 ĝi havis 1 410 342 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 11 homoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Garissa. La provinco plu dividiĝas je kvar distriktoj.

Kiel la nomo indikas, la provinco situas en la oriento de la lando, ankoraŭ pli oriente ol la "orienta provinco de Kenjo, kiu ja orientas de la nacia ĉefurbo Najrobo, sed fakte troviĝas en la oriente centra landoparto. Norde la nordorienta provinco limas je Etiopio, oriente je Somalio. La plej multaj loĝantoj etne estas somaloj. La averaĝa klimato de la provinco estas seka kaj varmega.