Norman Mailer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norman Mailer en 1948 (fotis Carl Van Vechten)

Norman MAILER (31-a de januaro 1923 en Long Branch, Nov-Ĵerzejo10-a de novembro 2007) estis usona verkisto, scenaristo, reĝisoro kaj aktoro.

Sian junaĝon li pasigis en la Nov-Jorka urboparto Brooklyn. Li studis konstruteknikon en la Universitato Harvard, fariĝis soldato en 1943 kaj ekstudis en 1947 en La Sorbonne.

En sia unua romano The naked and the dead li priskribis siajn spertojn kiel soldato en la Pacifiko. Pliajn verkojn karakterizas temoj kiel perfortemo kaj seksaj neŭrozoj. Politike maldekstra, Norman Mailer akre kritikis la usonan socion. Pro sia raportaĵo The armies of the night temanta pri la protestmovado kontraŭ la milito de Usono kontraŭ Vjetnamio li en la jaro 1969 gajnis la Premion Pulitzer. Duan fojon li gajnis tiun ĉi literaturopremion en 1980, pro la romano Executioner’s song.

Norman Mailer dumtempe estis proksima amiko de Marilyn Monroe, pri kiu li verkis biografion. Li sensukcese kandidatis por la posteno de la urbestro de Nov-Jorko kaj en 1980 li dum ioma tempo iĝis la prezidanto de la Usona sekcio de la PEN-Klubo.

Famaj verkoj

  • The naked and the dead (romano, 1948)
  • An American dream (romano, 1965)
  • The armies of the night (romano, 1968)
  • Marilyn : a biography (biografio, 1973)
  • Executioner’s song (romano, 1979)
  • Ancient evenings (romano, 1983)
  • Tough guys don’t dance (romano, 1984 – filmigita en 1987)