Norvega Sporta Konfederacio kaj Olimpika kaj Paralimpika Komitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
emblemo de la Norvega Olimpika Komitato

La Norvega Olimpika Komitato, plennome Norvega Sporta Konfederacio kaj Olimpika kaj Paralimpika Komitato (norvege Norges idrettsforbund og olympiske og paralympiske komité en bokmal kaj en nynorsk, mallongigo NIF, ofte simple nomata Idrettsforbundet) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Norvegio. Ĝi kreiĝis en 1861 je la nomo Centralforeningen for Udbredelse af Legemsøvelser og Vaabenbrug kaj poste plurfoje ŝanĝis sian nomon - la nuna nomo datas de 2007. Kiel NOK, la Norvega Olimpika Komitato celas subteni Norvegiajn atletojn, sporton en Norvegio kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Norvegio. Ĝis la jaro 2012 temis pri la Vintra Olimpiko 1952 kaj la Vintra Olimpiko 1994.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]