Germana Olimpika Sporta Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana Olimpika Sporta Asocio
Deutscher Olympischer Sportbund
emblemo
Nacia Olimpika Komitato • sport-rega organizaĵo
Komenco 20-a de majo 2006
Antaŭe Deutscher Sportbund • Nationales Olympisches Komitee für Deutschland vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Frankfurto ĉe Majno, Germanio
Ĉefestro(j) Thomas Weikert • Alfons Hörmann • Thomas Bach • Hans-Peter Krämer vd
Membro de Eŭropa Movado Germanio • Federacia reto por civita engaĝiĝo • Internacia Asocio por Sportaj kaj Ripozaj Ekipoj • Bundesarbeitsgemeinschaft der Seniorenorganisationen • Iniciato Travidebla Civila Socio vd
Filioj Q118436139 vd
Posedatoj Team Deutschland • DOSB database vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr

La Germana Olimpika Sporta Asocio (germane Deutscher Olympischer Sportbund, DOSB) estas neprofitdona organizaĵo, kiu kreiĝis la 20-an de majo 2006 el fuzio de la Germana Sporta Asocio (germane Deutscher Sportbund, DSB) kaj la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Germanio fondiĝinta en 1895.

enirejo de la centra asocia oficejo en Frankfurto ĉe Majno, proksime de la futbala stadiono Commerzbank-Arena
emblemo de la Germana Olimpika Sporta Asocio
emblemo de la Germana Olimpika Sporta Asocio

Kiel NOK, la Germania Olimpika Sporta Asocio celas subteni germanajn atletojn kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Germanio. La pasinta tia Olimpiko estis la Somera Olimpiko 1972 en Munkeno. Kiel tegmenta sporta asocio nacia, la asocio reprezentas 89 000 sportajn klubojn kaj 27 milionojn da membroj en tiuj kluboj, proksimume triono de la suma loĝantaro de Germanio. La laŭ membronombro plej grandaj fakaj sekcioj estas la Germana Futbal-Asocio kaj la Germana Asocio de Gimnastikantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Sportoligo de Turingio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]