Germana Futbal-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Germana Futbal-Asocio
Deutscher Fußball-Bund
Logo10-1-.jpg
tipo sporto (futbalo)
sidejo Frankfurto ĉe Majno
Flago-de-Germanio.svg Germanio
estro Wolfgang Niersbach (stato de printempo 2014)
lingvoj germana
Retejo http://dfb.de
v  d  r
Information icon.svg
emblemo de la naciaj teamoj de la asocio

La Germana Futbal-Asocio - germane Deutscher Fußball-Bund (DFB) - estas la nacia organizaĵo pri futbalo en Germanio. Ĝi ekmembris en la federacio internacia de futbalo FIFA en 1904, kiam la internacia organizaĵo fondiĝis, kaj en la eŭropa federacio UEFA en 1954. Nacie, ĝi estas sekcio de la Germana Olimpika Sporta Asocio (DOSB). La asocio reprezentiĝas per pluraj naciaj teamoj, inter alie la germana vira nacia teamo de futbalo, la germana virina nacia teamo de futbalo, sed ankaŭ naciaj teamoj de viroj sub 21 jaroj, de viroj sub 20 jaroj, viroj sub 19 jaroj, knaboj sub 18 jaroj, sub 17, sub 16 kaj sub 15 jaroj, virinoj sub 23 jaroj, sub 20 kaj sub 19 jaroj, knabinoj sub 17 kaj sub 15 jaroj.

enirejo de la centra asocia oficejo en Frankfurto ĉe Majno kun granda skulptaĵo de futbala pilko, proksime de la futbala stadiono Commerzbank-Arena

Precipe tamen ĝi reprezentas preskaŭ dekonon de la tuta loĝantaro de Germanio: Laŭ la stato de 2013[1] en la asocio membris 6 822 233 germanaj futbalantoj (kaj plenkreskaj kaj infanaj), kiuj oraniziĝis en 25 456 lokaj kluboj kaj konkuris en 165 229 lokaj teamoj. La sidejo de la asocio estas en arbara kvartalo en la sudo de la urbo Frankfurto ĉe Majno, proksime de la futbala stadiono Commerzbank-Arena.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]