La Armenia Olimpika Komitato (armeneՀայաստանի Ազգային Օլիմպիական Կոմիտե, ARMNOC) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Armenio. Ĝi kreiĝis en 1990 kaj estis internacie agnoskita en 1993. Kiel NOK, la Armenia Olimpika Komitato celas subteni armenajn atletojn, sporton en Armenio kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas/okazu en Armenio, kvankam ĝis la jaro 2024 ankoraŭ nek okazis nek estonte antaŭvidatas Olimpikaj Ludoj en la lando.