Olimpika Komitato de Bosnio kaj Hercegovino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olimpika Komitato de Bosnio kaj Hercegovino
Nacia Olimpika Komitato
Komenco 1992
Lando(j) Bosnio kaj Hercegovino vd
Sidejo Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino
Retejo Oficiala retejo
vdr
emblemo de la Olimpika Komitato de Bosnio kaj Hercegovino
emblemo de la Olimpika Komitato de Bosnio kaj Hercegovino

La Olimpika Komitato de Bosnio kaj Hercegovino (bosne Olimpijski komitet Bosne i Hercegovine) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Bosnio kaj Hercegovino. Ĝi kreiĝis en la 4-an de junio1992. Malmultajn semajnojn poste, ĝi jam sendis atletojn al la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono, kiuj startis sub la flago de Bosnio kaj Hercegovino. Oficiale, la komitato estis internacie agnoskita sekvajare. Kiel NOK, la Olimpika Komitato celas subteni atletojn en Bosnio kaj Hercegovino, sporton en la lando kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Bosnio kaj Hercegovino. La ĝis nun sola tia evento estis la Vintra Olimpiko 1984 en Sarajevo, kiu tamen ankoraŭ okazis ene de Jugoslavio, antaŭ la ŝtata suvereniĝo de la postkomunisma lando Bosnio kaj Hercegovino.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]