Flago de la Estonia Olimpika Komitato
Estonia Olimpika Komitato (estone: Eesti Olümpiakomitee, EOK) estas neprofitdona organizaĵo kreita 1923[1], kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Estonio. Kiel NOK, la Estonia Olimpika Komitato celas subteni estoniajn atletojn, sporton en Estonio kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Estonio. Estonio ankoraŭ neniam organizis Olimpikon. Ekde 2001, la nuntempa prezidanto de la EOK estas Mart Siimann.[1]
- 1924–1931 — Karl Friedrich Akel
- 1931–1934 — Johan Laidoner
- 1934–1940 — Johan Laidoner
- 1989–1997 — Arnold Green
- 1997–2001 — Tiit Nuudi
- ekde 2001 — Mart Siimann
Eksteraj ligiloj [redakti]
Oficiala retejo (est.) (angl.)
Paĝo en la retejo de Internacia Olimpika Komitato (angl.)