Norvega nacia teamo de futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norvegio
Norvegio
asocio Norges Fotballforbund (NFF)
Norvega Futbal-Asocio
konfederacio UEFA
stadiono Ullevaal Stadion
FIFA kodo NOR
unua matĉo Flago de Svedio Svedio 11-3
 Norvegio
1908
plej granda gajno  Norvegio 12-0
 Finnlando
1946
plej granda perdo Flago de Danio Danio 12-0
 Norvegio
1917
Futbala Mondpokalo
aperoj 3 (unua en 1938)
plej bona rezulto lastaj 16 teamoj
1938
Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj 1 (unua en 2000)
plej bona rezulto grupa fazo
2000
vdr

La norvega nacia teamo de futbalo estas la landa vira futbalista teamo de la Reĝlando Norvegio. Aparte de tio kompreneble ankaŭ ekzistas virina nacia teamo de futbalo.

la teamo en 1915

Historio[redakti | redakti fonton]

La Norvega Futbala Asocio (Norges Fotballforbund) fondiĝis en 1902. La 12-an de julio 1908 la unua vira teamo havis sian unuan internacian matĉon kontraŭ la sveda nacia teamo de futbalo, samjare la asocio membriĝis en la Federacio Internacia de Futbalo Asocia (FIFA) kaj en 1954 ankaŭ membriĝis en la tiujare fondita kontinenta Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj.

La prezentoj de Norvegio en internaciaj futbalaj ĉampionadoj kutime estis pli malfortaj ol tiuj de siaj skandinavaj najbaroj Svedio kaj Danio, sed ili havis oran epokon en la malfruaj 1930-aj jaroj. Olimpika teamo atingis trian lokon en la Somera Olimpiko 1936, post venkado de la gastiganta germana teamo pli frue en la turniro. Norvegio ankaŭ kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo 1938, kie la teamo perdis 2-1 post kromtempo kontraŭ la finaj ĉampionoj, la itala teamo. Tio estis la lasta Mondpokala finalapero de Norvegio en 56 jaroj.

En la postmilitaj jaroj, ĝis kaj inkluzive de la 1980-aj jaroj, Norvegio estis kutime konsiderita unu el la pli malfortaj teamoj en Eŭropo. Ili neniam kvalifikiĝis por Monda Pokalo aŭ Eŭropa Ĉampioneco en tiu periodo, kaj kutime finiĝis proksime de la fundo de sia kompetentiga grupo. Tamen, Norvegio havis reputacion por produktado de fojaj tre surprizaj rezultoj, kiel ekzemple la 3-0 venko kontraŭ Jugoslavio en 1965, la 1-0 eksterhejma venko kontraŭ la franca teamo en 1968, kaj la 2-1 venko kontraŭ Anglio en 1981.

La teamo havis sian plej sukcesan periodon de 1990 ĝis 1998 sub la legenda trejnisto Egil "Drillo" Olsen. Ĉe la pinto de sukceso meze de la 1990-aj jaroj la teamo estis vicigita numero 2-a tutmonde. La sukcesa periodo komenciiĝis per 6-1 hejma venko kontraŭ Kamerunio la 31an de oktobro 1990 kaj finiĝis la 27-an de junio 1998 post 0-1 malvenko kontraŭ la itala teamo en la dua etapo de la Futbala Mondpokalo 1998.

Kiam Olsen laŭplane emeritiĝis en 1998, Nils Johan Semb anstataŭigis lin - li antaŭe estis la trejnisto de la vira nacia teamo de sub-21-jaruloj. Sub la konsilado de Semb, Norvegio kvalifikiĝis por la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2000, kiu restas ilia lasta finalapero ĝis nun. Semb eksiĝis ĉe la fino de malsukcesa jaro en 2003, kaj estis anstataŭigita per Åge Hareide. Sub Hareide, Norvegio venis proksima al atingado de la Futbala Mondpokalo 2006 kaj la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, de la Futbala Mondpokalo 2010 kaj la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, de la Futbala Mondpokalo 2014 kaj la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016, kaj same la Futbala Mondpokalo 2018 kaj la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021 prokrastita de 2020 pro la kronvirusa pandemio, sed finfine tamen ne kvalifikiĝis en ĉiuj okazoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]